Tamás Vámos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1938 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | kanada franca • hungara |
Ŝtataneco | Kanado • Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto • filmreĝisoro |
Tamás Vámos [tamAŝ vAmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámos Tamás, en Kanado Thomas Vamos estas hungara kameraisto, altlerneja instruisto.
Tamás Vámos[1][2] naskiĝis la 21-an de septembro 1938 en Budapeŝto.
Biografio
Tamás Vámos akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Lia ĉefinstruisto estis György Illés. Post la diplomo li laboris en pluraj filmaj produktejoj en Budapeŝto. En 1965 li translokiĝis al Kanado, kie ekde 1971 li ankaŭ reĝisoris en la kanada ŝtata filma produktejo. Ekde 1985 li estis liberprofesiulo. Li ankaŭ instruis en Universitato Concordia. Li ricevis kelkajn premiojn.
Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto)
- Koncert (mallonga filmo, 1962)
- Álmodozások kora (1965)
- Volleyball (dokumenta filmo, 1966)
- À qui appartient ce gage? (1973)
- Le vieillard et l'enfant (1985)
- L'incompris (televida filmo, 1997)
- Mr. Mergler's Gift (dokumenta filmo, 2005)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- 9 minutes (mallonga filmo, 1967) - ankaŭ produktoro
- La plante (mallonga filmo, 1983) - ankaŭ kameraisto, scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto)
- L'exil (1972)
- La fleur aux dents (1976) - ankaŭ reĝisoro
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.