Tamás Szentes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1933 (91-jaraĝa) en Dunakeszi |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto • Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Tamás Szentes [tamAŝ senteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentes Tamás estas hungara ekonomikisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1998).
Tamás Szentes naskiĝis la 8-an de marto 1933 en Dunakeszi.
Biografio
Tamás Szentes frekventis Universitaton Marx Károly en Budapeŝto inter 1951-1955. Post la diplomo li eklaboris en eldonejo, sed en 1962 li retiris por instrui al la universitato. Li doktoriĝis en 1959 en la universitato. Inter 1967-1971 li estis katedrestro en Tanzanio. Li profesoriĝis en 1974 en Budapeŝto, en la sama jaro li doktoriĝis antaŭ la akademio, ĝuste post 2 jardekoj li iĝis katedrestro. En la 1990-aj jaroj li instruis ankaŭ en Kalifornio. Li okupiĝis precipe pri mondekonomio. Li ricevis 4 premiojn inter 1985-2008.
Verkaro (elekto)
- The Political Economy of Underdevelopment (1971, 1973, 1976, 1983, 1988)
- Polgári és újbaloldali elméletek a tőkés világgazdaságban (1980)
- A kelet-európai átalakulás és a világgazdaság (1990)
- Világgazdaságtan I. – Elméleti és módszertani alapok (2001)
- Fejlődés-gazdaságtan (2011)