Tamás Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1942 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de oktobro 1999 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • grafikartisto |
Tamás Kovács [tamAŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Tamás estis hungara grafikisto, ilustristo, instruisto.
Tamás Kovács [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1942 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de oktobro 1999 en Budapeŝto.
Biografio
Tamás Kovács frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris grafikistan diplomon en Belarta Altlernejo en 1968. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Ék, György Kádár, Károly Raszler kaj Tibor Rozanits. Li partoprenis en ekspozicioj ekde 1969. Li laboris en Artistkolonio (Budapeŝto), poste inter 1977 kaj 1984 li ofte vizitis la similan kolonion en Makó. Inter 1983-1987 li instruis en industriarta mezlernejo. Li ŝatis krei akvafortojn, krome li ofte ilustris librojn. Li ricevis premiojn inter 1974-1997.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1972, 1975, 1984, 1992, 2001)
- Hamburgo (1977)
- Makó (1982)
- Balassagyarmat (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Székesfehérvár (1974, 1997)
- Budapeŝto (1975, 1978, 1982, 1985, 1996)
- Le Havre (1976)
- Florenco (1978)
- Londono (1980, 1982)
- Szentendre (2009)
Elektitaj akvafortoj
- Királynő és a szörnyek
- Zsigmond Móricz (1979)
- Táj
- Nyugati utazás, avagy a majomkirály története XXVIII.
- Apám hagyatékából (escepte litografiaĵo)
- Mese I.
Elektitaj libroilustraĵoj
- A magyar könyvtárügy nagy alakjainak portré gyűjteménye (1980)
- Józsi Jenő Tersánszky: Én fogom az aranyhalat (1981)
- Hans Christian Andersen: A császár új ruhája (1985)
- Kis Vitéz Pajtás (1990)
Memorigiloj
- premio honore al Tamás Kovács ekde 2000