Tamás Getto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1958 (65-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy • Universitato de Pécs |
Familio | |
Patro | József Getto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Tamás Getto [tamAŝ geto], laŭ hungarlingve kutima nomordo Getto Tamás estas hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto.
Tamás Getto[1] naskiĝis la 20-an de majo 1958 en Pécs.
Biografio
Tamás Getto maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1976, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1983. Liaj instruistoj inkluzivis György Szrogh, György Jánossy, Péter Reimholz, István Ferencz kaj Ernő Rubik. Post siaj studoj li laboris jardekon en ŝtata arkitektura entrepreno en sia naskiĝurbo, poste (jam depost la socialismo) en propra ateliero. Intertempe li finis majstran lernejon (1990). Ekde 1993 li instruis en pedagogia altlernejo (baldaŭa parto de Universitato de Pécs) kaj ekde 2011 li estas katedrestro. La habilitiĝo okazis en 2013. Pli frue en 2009 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn en 2007 kaj 2014.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
Elektitaj laboroj pri internaj spacoj
- preĝejo en Pécs (1985)
- restoracio en Mohács (1998)
- hotelaj ĉambroj en Pécs (2008)
Elektitaj ekspozicioj
- Pécs (1986, 2004, 2009, 2011)
- Budapeŝto (2007, 2010)
Elektitaj publikaĵoj
- Vándor építészek munkahelye (1988)
- Uránvárostól a Havihegyig (1998)
- A szép bor jele (2004)