Tamás Cseh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1943 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de aŭgusto 2009 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Károly Eszterházy |
Okupo | |
Okupo | kantisto • komponisto • aktoro • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | https://csehtamasarchivum.hu/ |
Tamás CSEH [tamAŝ ĉe], hungare Cseh Tamás, Esperante Tomaso Cseh estis hungara kantisto, gitaristo, instruisto kaj komponisto.
Tamás Cseh naskiĝis la 22-an de januaro 1943 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de aŭgusto 2009 en Budapeŝto.
Biografio
Tamás Cseh frekventis altlernejojn en Budapeŝto kaj Eger. En 1964 en Bakonybél li fondis someran tendaron de indianoj, nekutima en Hungario. Li deklaris sin indiano kaj tiel li vivis. Lia indiana nomo estis „Füst a szemében” (Fumo en lia okulo). Inter 1967-1974 li instruis en bazlernejo. En la 1970-aj jaroj li aliĝis al trupoj de malgrandaj teatroj. En 1980 li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. En 1982 li estis unu el la fondintoj de Teatro Katona József. Li ofte faris taskojn kune kun Géza Bereményi. Li ricevis premion Kossuth en 2001, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Diskografio
Liaj roloj
Memorigiloj
- Memortabuleto en Budapeŝto.
- Reliefo en Gyöngyössolymos
- skulptaĵo en Budapeŝto de 2013