Tamás Balogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1944 en Debrecen |
Morto | 2-an de oktobro 2019 (74-jaraĝa) en Zalaegerszeg |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tamás Balogh [tamAŝ balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Balogh Tamás Emil estis hungara aktoro, infanaktoro.
Tamás Balogh[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1944 en Debrecen, li mortis la 2-an de oktobro 2019 en Zalaegerszeg.
Biografio
Tamás Balogh debutis kiel infana aktoro en 1949. Li lernis muzikon, ankaŭ baleton dum jardeko, fine li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963. Post 5 jaroj li akiris kulturistan-bibliotekistan diplomon en Altlernejo de Debrecen, poste li laboris en diversaj lokoj, tamen ofte li estas amatora aktoro kaj reĝisoro. Inter 1975-1979 li estis aktoro en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 1979–1983 en Teatro de Kecskemét, inter 1983–1987 en Teatro Petőfi (Veszprém), poste en Teatro Hevesi Sándor. Li ricevis premiojn inter 1992-2018 kaj titolon "eterna membro de Teatro Hevesi Sándor".
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Géza Képes: Az Égigérő fa (fabelopero, 1949) - Cickom
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- La Dresado de la Megero - Baptista Minola
- Kiel Plaĉas al Vi - Frigyes
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Feste
- Makbeto - Duncan
- Reĝo Lear - titolrolo
- Rikardo la 3-a - Edward la 4-a
- Multa Bruo pri Nenio - Galagonya
- Trojlo kaj Kresida - Diomedes
- La Gajaj Edzinoj de Vindsoro - Evans
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - vendisto
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Mihály Csokonai Vitéz: Karnyóné - Samuka
- Molière:
- Tartufo - Cleante
- L'École des femmes - Arnolphe
- Károly Nóti-Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo - titolrolo
Liaj filmaj roloj (elekto)
- A kis nyelvmester (1973)
- Az örök Don Juan I-II. (1979) - grafo De La Motte
- Oscar Wilde: Salome (1988) - 1-a soldato
- A nagy fejedelem (1997) - Csortvay
- A Hídember (2002) - Cziráky Antal
- András Sütő: Advent a Hargitán (2019)