Tamás Balikó | |
---|---|
Tamás Balikó en 2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1958 en Miskolc |
Morto | 30-an de novembro 2014 (56-jaraĝa) en Páprád |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Universitato de Dramo kaj Filmo • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Barbara Hegyi • Q97197254 |
Amkunulo | Rozi Lovas |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
Tamás Balikó [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balikó Tamás estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto. Lia vivkunulo estis Rozi Lovas.
Tamás Balikó[1][2] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1958 en Miskolc, li mortis la 30-an de novembro 2014 en Páprád.
Biografio
Tamás Balikó maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1976, poste li estis soldato, fine li akiris aktoran diplomon en Altlernejon pri Teatro kaj Filmo en 1981. Lia ĉefinstruisto estis András Békés. En 1990 li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon en la Altlernejo, lia instruisto estis Ottó Ádám. Li akiris sciencan gradon DLA en 2000. Pli frue jam inter 1981–1986 li estis aktoro de Nacia Teatro (Pécs), poste en pluraj aliaj teatroj, ankaŭ en Budapeŝto. Li estis teatrestro de la menciita teatro inter 1993–2011, ankaŭ arta konsilisto de Nacia Teatro (Budapeŝto) (2003–2008). Li estis ankaŭ instruisto de Universitato de Kaposvár. Li ricevis premiojn inter 1989-2012. Li edziĝis dufoje, lia unua edzino Barbara Hegyi naskis filinon, la dua Írisz Nagy filon.
Lia disertaĵo
- Apáink bőröndbe zárt emléke avagy a "Willylomanizmus" (2000)
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Adolf
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Edgar
- Julius Caesar - Antonius
- Othello - titolrolo
- La ventego - Sebastian
- Ferenc Herczeg: Kék róka - Pál
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
- Henrik Ibsen: A nép ellensége (1989)
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő (1996)
- Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta (2003)
- Péter Bacsó: La atestanto (teatra verzio, 2012)
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Mephisto (1981)
- Törvénytelen (1994)
- Mansfeld (2006)
- Kossuthkifli (televizia serio, 2014)
- hungara voĉo ekzemple de Jim Broadbent en nehungara filmo