Taliŝ-Montaro | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
montara sistemo | |||
supermara alteco |
1 792 m | ||
Geografia situo | 38° 42′ N, 48° 18′ O (mapo)38.748.3Koordinatoj: 38° 42′ N, 48° 18′ O (mapo) | ||
| |||
| |||

Taliŝ-Montaro (azerbajĝane Talış dağları), estas montaro en nordokcidenta Irano kaj sudorienta Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la nordocidenta sekcio de Elborz-Montaro, etendiĝante sudorienten ekde Lenkoran-Malaltebenaĵo en sudorienta Azerbajĝano ĝis la pli malalta parto de Sefid-Rud ( Blanka rivero ) en nordokcidenta Irano. Malmulte da pintoj superas 3 000 metrojn kaj la humidaj duon-subtropikaj marbordaj malaltaĵoj laŭlonge de la Kaspio, inkluzive Lenkoran-Malaltebenaĵo, situas je la orienta bazo de la montaro [1].
La maksimuma jara precipitaĵo en Taliŝ-Montaro estas inter 1 600 mm kaj 1 800 mm; tiu estas tra la Lenkoran-Malaltebenaĵo la plej alta precipitaĵo en Azerbajĝano kaj ankaŭ en Irano.
La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas ekoregiono de abundaj malaltaĵaj kaj montaraj mezvarmaj pluvarbaroj kiuj tute kovras Taliŝ-Montaron.