Talana · Talàna | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Sardio |
Provinco | OG Ogliastra |
Geografia situo | 40° 2′ N, 9° 30′ O (mapo)40.0333333333339.5Koordinatoj: 40° 2′ N, 9° 30′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 682 m |
Areo | 117,92 km² |
Loĝantaro | 954 (2023) |
Loĝdenso | 8 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Baunei, Lotzorai, Orgosolo (NU), Triei, Urzulei kaj Villagrande Strisaili |
Patrono | Sankta Marta |
Festa tago | 29-a de julio |
Nomo de loĝantoj | talanesi (itale) aŭ talanesos (sarde) |
Poŝtkodo | 08040 |
Imposta kodo | L036 |
Kodo laŭ ISTAT | 091088 |
Telefona prefikso | 0782 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Talana - jen itale, sarde Talàna - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Talana estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Talana ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 954 loĝantoj - en 2005 ĝi havis 1129 loĝantojn (en 2000 estis ankoraŭ 1151, en 1990 eĉ 1215). Kristana patrono estas la sankta Marta de Betania, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaraj komunumoj estas Baunei, Lotzorai, Orgosolo (NU), Triei, Urzulei kaj Villagrande Strisaili .
Iuj diras, ke la nomo reiras al mezopotamia lingvo kaj signifas "ĉiela brilo"; aliaj, ke ĝi devenas el la etruska lingvo kaj estas la nomo de diino de la juno.
El la nurago-epoko Talana posedas kelkajn el la plej alte situantaj nurage-turoj de Sardio: Nuraghe Odrollai je 1 173 m, Bruncu Tortari je 1 214 m kaj Bruncu Pisu Cerbu je 1 348 m super la marnivelo.
Eksteraj ligiloj
|
|