Taktaharkány (taktaharkAnj) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs.
Bazaj informoj
- Areo: 39 km²
- Alto super marnivelo: 93 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0859/21.1339
- Loĝantaro: 4000
- Poŝtkodo: 3922
- Telefonprefikso: 47
Situo
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de rojo Takta, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Nyíregyháza. Szerencs troviĝas 10, Tokaj 15, Miskolc 30, Budapeŝto 190 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1211. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiu refondiĝis en la 18-a jarcento.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
- kalvinana preĝejo
- monumentoj pri falintoj dum la mondomilitoj
Famuloj
En Taktaharkány naskiĝis:
- bestokuracisto Armand Kemény (pli precize en ekstera parto Jajhalom)
- ministro János Harkányi.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.