Takeda (japane: 武田) estas nomo de japana klano.
En la jaro 1130 la samurajo Minamoto Yoshikiyo (mortis en 1145), kiu loĝis en la loko Takeda en la japana provinco Hitachi, estis ekzilita al la provinco Kai kun sia filo Kiyomitsu (mortis en 1168). Iliaj posteuloj rapide disvastiĝis tra la tuta provinco. Parto de ili alprenis la nomon Takeda.
Takeda-anoj
Historiaj
- Takeda Nobutora - patro de Shingen.
- Takeda Shingen - unu el la plej famaj daimioj de Japanio.
- Takeda Katsuyori - filo de Shingen.
- Takeda Nobushige - juna frato de Shingen, verkis Kyūjūkyū Kakun, aro de 99 reguloj por Takeda-anoj.
Nuntempaj
- Sokaku Takeda - fondinto de Daito-ryu aiki-jujutsu, japana batalarto.
Bibliografio
- Reinhard Zöllner: Die Ludowinger und die Takeda. Feudale Herrschaft in Thüringen und Kai no kuni. Dieter Born, 1995, ISBN 3-922006-09-4
- Sansom, George (1961). 'A History of Japan: 1334-1615'. Stanford: Stanford University Press.
- Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.
- Turnbull, Stephen (2002). 'War in Japan 1467-1615'. Oxford: Osprey Publishing.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.