Takácsi (takAĉi) estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. La loknomo signifas: teksisto.
Bazaj informoj
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 930
- Poŝtkodo: 8541
- Telefonprefikso: 89
Geografio
Takácsi situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Győr-Pápa.
Historio
La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1270. Laŭ la dokumento tiam loĝis tie prvilegiuloj. La vilaĝo longe apartenis al la Turka Imperio. En la 18-a jarcento ĝi refondiĝis. En 1835 vivis tie:
- 572 kalvinanoj
- 560 luteranoj
- 249 katolikoj
- 12 judoj
Vilaĝservo estas kulturdomo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo
- akvomuelejo
Famuloj
En Takácsi naskiĝis Gyula Dezséri, aktoro.
Famaj nomportantoj
- Péter Takátsy (laŭ origina malnova ortografio)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.