Tajvano en la Vintra Olimpiko 1976
Vintra Olimpiko 1976 en Innsbruck
Flagtenanto: 
Sportistoj 6 en 4 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0

La tajvana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1976 en Innsbruck havis 6 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. La sportistoj atingis neniun medalon.

La Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó), neformale pro la plej granda insulo kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), en tiu olimpiko lastfoje partoprenis sub la nomo "Respubliko Ĉinio". La ROC ne revenus al la Olimpikoj ĝis 1984 kaj sub la nomo "Ĉina Tajpeo" pro obĵetoj de la Popola Respubliko Ĉinio super la politika statuso de Tajvano:

La Popola Respubliko Ĉinio, fine de sia "Kultura Revolucio", bojkotis la Olimpikojn pro la tajvana partopreno sub la nomo "Respubliko de Ĉinio". Inter la jaroj 1976 kaj 1979, oficiala komisiono de ambaŭ ĉinaj ŝtatoj eldisputis artefaritan novan ŝtatan nomon "Ĉina Tajpeo" por uzo en la estontaj tajvanaj teamoj en la olimpikoj - unuafoje teamo de "Ĉina Tajpeo" partoprenos en la Vintra kaj Somera Olimpiko 1984. Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale ankoraŭ en 1976 Olimpika Komitato de la Respubliko Ĉinio, ekde 1979 la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj

olimpika emblemo


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.