Tajoj
ไทย
Khon
Danco Khon prezentata en Frankfurto, Germanio
etno
Tai peoples
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Tajlando Tajlando64,000,000 (75%)
Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio19,000,000 (2%)
Birmo Birmo6,000,000 (9%)
Vjetnamio Vjetnamio4,500,000 (5%)
Laoso Laoso4,300,000 (64%)
Usono Usono136,000
Tajvano Tajvano102,000
Kamboĝo Kamboĝo58,000
Singapuro Singapuro48,000
Japanio Japanio41,384 (2007)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando36,000
Aŭstralio Aŭstralio26,000
Malajzio Malajzio25,000
Israelo Israelo25,000
Barato Barato15,500
Honkongo Honkongo15,000
Svedio Svedio11,244 (2004)
Sauda Arabio Sauda Arabio16,000
Kuvajto Kuvajto5,000
Barejno Barejno3,000
 Filipinoj1,200
Lingvo(j)
isarna, siama, laŭa, ŝana, ĝŭanga, k aliaj tajaj lingvoj
Religio
Plejparte Theravada Buddhismo

Tajoj je la larĝa senco de la vorto estas nomataj parolantoj de la tajaj lingvoj, tiu estas, la plejparto da loĝantoj de Tajlando, Laoso, kaj regionoj de Birmo, Ĉinio, kaj Vietnamio. Kiel etnon oni komprenas sub tajlandaj tajoj kvar grupojn: la nord-tajojn (Thai Nüa, kiuj posedas ankaŭ propran malnovan skribon), la mezajn tajojn (Thai Glaang), la isan-tajojn (Thai Isaan, en la nord-oriento, la Isano (Isaan), kies lingvo pli similas al la laŭa lingvo) kaj la sud-tajojn (Thai Phak). En Birmo loĝas la ŝanoj, en Laoso la laŭoj, en Vietnamo la nungoj, inter aliaj, kaj en Ĉinio la ĝŭangoj. La lingvoj apartenas al la kradaja lingvaro. Je mallarĝa senco de la vorto, tajoj estas parolantoj de la tajaj lingvoj de Tajlando.

La nomo "tajoj"[1] ankaŭ estas uzata por dajoj (ĉine 傣族, pinjine: Dǎizú), kiuj estas taja etna grupo en Ĉinio.

Referencoj

  1. "Esperanta-Ĉina Vortaro", Pekino, 1986


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.