![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Tahitia gardenio - floro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tahitia gardenio (tahitie: Tiare tahiti, latine: Gardenia taitensis) estas planto el la familio de la rubiacoj (Rubiaceae). Ĝi estas eta florhava arbedo kiu nur troviĝas en la arkipelago de Franca Polinezio. La floro de la Tiare estas la nacia emblemo de la insulo Tahitio kaj Franca Polinezio. El la floro oni faras la oleon mono'i, kio estas uzata por har- kaj haŭtprizorgo. El la floroj oni faras la famajn girlandojn kiujn novalvenintoj kaj turistoj ricevas ĉirkaŭ la kolo. Ekestis nombro da tipaj kutimoj pro la signifo de la floro sur la insuloj. La floro tre bonodoras kaj estas protektata sur la insuloj.
.jpg.webp)
Tahitiaj gardenioj

Girlandoj el tahitiaj gardenioj
.jpg.webp)
Knabino kun florkrono el tahitiaj gardenioj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.