Tagbilaran | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 976 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 876 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 39′ N, 123° 51′ O (mapo)9.65123.85Koordinatoj: 9° 39′ N, 123° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 39 m [+] | ||
Areo | 36,5 km² (3 650 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tagbilaran [+] | |||
Tagbilaran, - tagaloge Lungsod ng Tagbilaran - estas kvinaklasa, komponanta kaj marhavena urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insularo Bisajoj, en regiono Centraj Bisajoj, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Boholo. La urbego estas subdividita en 15 distriktoj.
Bazaj informoj
- loĝantaro: 105 051 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 6300
- telefonkodo: +63 (0)38
- Supermara alteco: m
- Areo: 36,5 km²
Geografio
Tagbilaran situas laŭ marbordo sur la sudokcidenta parto de la insulo . Regiona ĉefurbo Cebuurbo troviĝas 71, Dumaguete 76, Cagayan de Oro 159, Iloilo (urbo) 182, Dabao 348, Legazpio (Albajo) 387, General Santos 421, Puerto Princesa 564, ĉefurbo Manilo 630, Kezonurbo 635, Tuguegarao 913 kilometrojn (aere) .
Historio
Cent jarojn antaŭ la hispana erao tiu loko, kiu poste iĝis Tagbilaran, jam havis komercajn kontaktojn kun Ĉinoj kaj malajoj. La hispanoj alvenis en 1565. La municipo Tagbilaran estis kreita en 1742, la patrono estis Sankta Jozefo. Tiutempe ĉefe la haveno kaj la apuda loĝkvartalo evoluis. Dominado de Usono komenciĝis en 1901, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). La municipo akiris pli altan statuson en 1966 kaj ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj. En 2002 la havena loĝkvartalo estis deklarita kultura historia monumento. En 2013 sismo okazis en la insulo. En Tagbilaran kvar homoj mortis kaj 21 vundiĝoj okazis.
Ekonomio
Tagbilaran estas la ĉefa komerca, administracia, eduka, trafika centroj de la provinco, same de la insulo. La haveno estas pordo de la insulo.
Religio kaj eduko
La loĝantoj estas plejparte katolikoj, en la urbego diocezo funkcias. En Tagbilaran universitatoj, kolegioj kaj seminario funkcias.
Trafiko
Tagbilaran estas atingebla per tri ĉefvojoj. Enurbe ĉefe tricikloj, busetoj, aŭtobusoj trafikas. La haveno faras viglan trafikon al aliaj gravaj enlandaj havenoj. Apud Tagbilaran enlanda flughaveno funkcias.
Klimato
Tagbilaran situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1413 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en junio kaj decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 23-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- datenoj
- distriktoj kun mapo
- Muzeo
- Universitato
- Malnova domo
- Vendejego
- Marbordo
- Malnova administrejo