Tagaloga lingvo | ||
Wikang Tagalog | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Tagalogic | ||
Parolata en | Filipinoj, Gvamo | |
Parolantoj | 23 600 000 | |
Denaskaj parolantoj | >23 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | >80 milionoj | |
Skribo | Latina skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Aŭstronezia
| ||
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | tl | |
ISO 639-2 | tgl | |
ISO 639-3 | tgl | |
SIL | TGL | |
Glottolog | taga1269 | |
Angla nomo | Tagalog | |
Franca nomo | tagalog | |
Vikipedio | ||
La tagaloga lingvo[1][2] estas lingvo de Filipinoj.
Lingvara membreco
La Tagaloga lingvo estas membro de la Aŭstronezia lingvaro kaj unu el la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj. La lingvo Filipino, la teoria plilarĝigo de la Tagaloga, estas oficiala lingvo kaj la nacia lingvo en Filipinoj.
Origino
La Aŭstronezia lingvaro teorie origine venis el Tajvano kaj ekspansiis tra la Pacifikon ekde la jaro -4000. Teorie, la lingvaro rezultis el la kultura kolizio inter Mongoloidoj kaj Aŭstraloidoj eĉ pli frue ol la jaro -4000.
Gramatiko
La Tagaloga gramatiko estas morfologie pli malsimpla ol la Indonezia, ĝia kuza lingvo. La verbo ŝanĝiĝas al multaj formoj, depende de la aspekto, la modo, la fokuso, kaj tiel plu. La Tagaloga frazstrukturo estas kutime de VSO (Verbo-Subjekto-Objekto) kiel <Nag-aral ang batà ng aghám> (Studis la junulo sciencon), sed aliaj frazstukturoj eblas, tipe VOS kaj SVO.
Fokuso
La fokuso en la frazo ludas gravan rolon en la Tagaloga kaj la verbo ŝanĝiĝas laŭ tiu. La fokuso povas esti sur la aktoro, objekto, loko, profitanto, aŭ instrumento. La fokusa indikilo estas <ang> kaj la malfokusa indikilo estas <ng> prononcata /naŋ/. La plej oftaj fokusoj estas la aktoro kaj la objekto. La vortetoj <ang> kaj <ng> povas esti tradukataj kiel <la>, sed tiu ne estas preciza.
<Nagsulát ang batà ng aklát.> [aktoro]
(Skribis la junulo la libron.)
<Sinulat ng batà ang aklát.> [objekto]
(Skribis la junulo la libron.)
<Sinulatan ng batà ang aklát.> [loko]
(Skribis la junulo en la libro.)
<Ipinagsulat ng batà ang iná.> [profitanto]
(Skribis la junulo por la patrino.)
<Ipinangsulat ng batà ang lapis.> [instrumento]
(Skribis la junulo per la krajono.)
Verbo
La Tagaloga verbo ŝanĝiĝas laŭ la aspekto anstataŭ laŭ la tenso.
Verba konjugacio por <sulat> (skribi)
Kompleta ("Preterita") |
Nekompleta ("Prezenca") |
Kontemplata ("Futura") |
Imperativa | |
---|---|---|---|---|
Aktoro | nagsulát | nagsúsulát | magsúsulát | magsulát |
Objekto | sinulat | sinusulat | isusulat | isulat |
Loko | sinulatan | sinusulatan | susulatan | sulatan |
Profitanto | ipinagsulat | ipinagsúsulat | ipagsúsulat | ipagsulat |
Instrumento | ipinangsulat | ipinangsúsulat | ipangsúsulat | ipangsulat |
Objekta Faktitivo | ipinasulat | ipinasúsulat | ipasúsulat | ipasulat |
Direkta Faktitivo | pinasulat | pinasúsulat | pasúsulat | pasulat |
Verba konjugacio por <kain> (manĝi)
Kompleta ("Preterita") |
Nekompleta ("Prezenca") |
Kontemplata ("Futura") |
Imperativa | |
---|---|---|---|---|
Aktoro | kumain | kumakain | kakain | kumain |
Objekto | kinain | kinakain | kakainin | kainin |
Loko | kinainan | kinakainan | kakainan | kainan |
Profitanto | ipinagkain | ipinagkakain | ipagkakain | ipagkain |
Instrumento | ipinangkain | ipinangkakain | ipangkakain | ipangkain |
Objekta Faktitivo | ipinakain | ipinakakain | ipakakain | ipakain |
Direkta Faktitivo | pinakain | pinakakain | pakakain | pakain |
La gerundio
Verbotipo | Verbo | Gerundio | Ŝablono |
---|---|---|---|
mag-verbo | magsulát (skribi) | pagsúsulát (skribado) | ripeto de la unua silabo de la radiko |
um-verbo | kumain (manĝi) | pagkain (manĝado) | ne ripeto de la unua silabo de la radiko |
Stataj priskriboj
Estas interese rimarki, ke frazoj, kiuj ampleksas statajn priskribojn, estas esence sentempaj. Aldonitaj adverboj povus indiki la tempon. Adjektivo povas agi kiel pseŭdoverbo.
<Malakí ang punò.>
[Granda la arbo.]
(La arbo estis/estas/estos granda.)
<Ang punò ay malakí.>
[La arbo <kopulo> granda.]
(La arbo estis/estas/estos granda.)
<Noón malakí ang punò.>
[Antaŭe granda la arbo.]
(Antaŭe la arbo estis granda.)
<Ang punò ay malakí ngayón.>
[La arbo <kopulo> granda nun.]
(La arbo estas nun granda.)
<Berde ang ibon.>
[Verda la birdo.]
(La birdo estis/estas/estos verda.)
Pronomoj
Fokusaj
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | akó | kamí | |
1-a & 2-a | _ | kitá | tayo |
2-a | ikáw / ka | kayó | |
3-a | siyá | silá |
Malfokusaj
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | ko | namin | |
1-a & 2-a | _ | nitá | natin |
2-a | mo | ninyó | |
3-a | niyá | nilá |
<Kinain ko ang litsón.>
(Manĝis mi la rostporkaĵon.)
<Kumain siyá ng isdâ.>
(Manĝis li aŭ ŝi la fiŝon.)
<Kinain niyá ang isdâ.>
(Manĝis li aŭ ŝi la fiŝon.)
<Kinain nilá ang litsón.>
(Manĝis ili la rostporkaĵon.)
<Kumain kayó ng isdâ.>
(Manĝis vi la fiŝon.)
<Ipinakakain kayó ng isdâ ni Carlo.>
(Manĝigas vin de fiŝo Karlo.)
<Gusto niyá ang pagsúsulát.>
(Ŝatas li aŭ ŝi la skribadon.)
Por montri ĝentilecon al dua singulara persono, kiu estas pli aĝa aŭ respektata, la uzo de la dua plurala persono pli taŭgas (<kayó> / <ninyó>). La malfokusaj pronomoj ankaŭ povas esprimi la posesivon (postsubstantivan).
<Kumain kayó ng isdâ nilá.>
(Manĝis vi la fiŝon ilian.)
<Kinain ko ang isdâ mo.>
(Manĝis mi la fiŝon vian.)
La dua singulara persono ka estas uzata nur post verbo aŭ pseŭdoverbo, kvankam la alia plena formo ikáw povas esti uzata antaŭ aŭ post verbo aŭ pseŭdoverbo.
<Kumain ikáw ng suman nilá.>
(Manĝis vi la rizkukon ilian.)
<Ikáw ay kumain ng suman nilá.>
(Vi manĝis la rizkukon ilian.)
<Kumain ka ng suman nilá.>
(Manĝis vi la rizkukon ilian.)
<Magandá ka.>
(Bela estas vi.)
<Ikáw ay magandá.>
(Vi estas bela.)
Antaŭsubstantivaj posesivaj
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | aking | aming | |
1-a & 2-a | _ | kanitáng | ating |
2-a | iyong | inyóng | |
3-a | kanyáng | kaniláng |
Prepoziciaj
persono | singulara | duala | plurala |
---|---|---|---|
1-a | akin | amin | |
1-a & 2-a | _ | kanitá | atin |
2-a | iyo | inyó | |
3-a | kanyá | kanilá |
<Kumain kayó ng kaniláng suman sa atin.>
(Manĝis vi ilian rizkukon ĉe ni.)
<Kinain ko ang iyong suman dahil sa kanilá.>
(Manĝis mi vian rizkukon pro ili.)
<Kinain namin ang iyong suman para sa kanilá.>
(Manĝis ni vian rizkukon por ili.)
Nombro
La nuda substantivo per ĝi mem ne indikas nombron.
<Lumipád ang ibon.>
(La birdo [aŭ birdoj] flugis.)
La plurala indikilo <mga> difine indikas la pluralon.
<Lumipád ang mga ibon.>
(La birdoj flugis.)
Fonologio
Konsonantoj
Labialo | Dentalo/ Alveolaro |
Postalveolaro | Palatalo | Velaro | Glotalo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nazalo | m | n | ɲ | ŋ | ||||||||
Plozivo | p | b | t | d | k | ɡ | ʔ | |||||
Frikativo | s | ʃ | h | |||||||||
Afrikato | ts | tʃ | dʒ | |||||||||
Klako | ɾ | |||||||||||
Aproksimanto | l | j | w |
Fonemo | Ortografio | Aspekto | |
Plozivoj | |||
---|---|---|---|
p | "p" (pulá) | ||
b | "b" (bugháw) | ||
t | "t" (tao) | Kiam j sekvas ĝin, la rezulta sono estas [tʃ]. | |
d | "d" (diláw) | Kiam j sekvas ĝin, la rezulta sono estas [dʒ]. | |
k | "k" (kamáy) | k emas iĝi [kx] vortstarte. Intervokala k emas iĝi [x], kiel per bakit aŭ takót. | |
ɡ | "g" (gulay). | ||
ʔ | "-" (mag-uwi), kutime ne skribita vortfine (galâ) aŭ intervokale (buang) | Glotŝtopo ofte malaperas frazmeze vortfine (Hindî ako), speciale en Manilo. La vokalo, kiun ĝi sekvas, longiĝas. Tamen, per aliaj dialektoj, la glotŝtopo konserviĝas. La cirkumflekso, indiĝennome "pakupyâ", indikas vortfina glotŝtopo. | |
Frikativoj | |||
s | "s" (sangá) | Kiam j sekvas ĝin, ĝi prononciĝas kiel [ʃ]. | |
ʃ | "sy" (sya) (formo de siyá) | ||
h | "h" (hawak) | Ĝi ofte malaperas en rapida parolado. | |
Afrikatoj | |||
tʃ | "ts" (tsokolate) "ty" (tyan) (formo de tiyán (stomako)) | Ĝi povas prononciĝi kiel [ts]. | |
dʒ | "dy" (dyan) (formo de diyán (there)) | ||
ts | "zz" (pizza) "ts" (tatsulok) | Ĝi ofte prononciĝas kiel [tʃ]. | |
Nazaloj | |||
m | "m" (matá) | ||
n | "n" (nais) | ||
ɲ | "ny" (anyo) | ||
ŋ | "ng" (ngitî) | Asimilado al [m] antaŭ b kaj p (pampasiglá) kaj al [n] antaŭ "d", "l", "s", kaj "t" (pandiwà). Kelkaj prononcas ŋɡ kiel [ŋŋ]. | |
Lateraloj | |||
l | "l" (larawan) | ||
Rotikoj | |||
ɾ | "r" (saráp, kuryente) | Ĝi estis antikve alofono de d. Ĝi povas prononciĝi kiel [ɹ] aŭ [r]. |
Vokaloj kaj kvazaŭvokaloj
Fonemo | Ortografio | Alofonoj | |
Vokaloj | |||
---|---|---|---|
a | "a" | a ofte iom leviĝas al [ə ~ ʌ ~ ɐ ~ a̝] depende de parolanto (ináng bayan [iˈnɐŋ ˈbɐjən], ideale [iˈna̝ŋ ˈba̝ja̝n]). | |
ɛ | "e" en iu ajn pozicio, "i" silabfine (krom Anglaj pruntvortoj) | ɛ povas kelkfoje esti prononcata [i ~ ɪ ~ e]. | |
i | "i" | Malstresa i kutime prononciĝas [ɪ].
Silabfine, i povas ofte prononciĝi [ɪ ~ i ~ e ~ ɛ]. [e ~ ɛ] estis antikve alofonoj de [ɪ ~ i]. /i/ antaŭ s-konsonantgrapoloj emas malaperi, kiel per isports [sports] kaj istasyón [staˈʃon]. | |
o | "o" | o povas ofte prononciĝi [u ~ ʊ ~ ɔ]. [o ~ ɔ] estis antikve alofonoj de [u ~ ʊ]. o morfas al [u] antaŭ "mb" kaj "mp" (Bagumbayan, kumbento). | |
u | "u" | Malstresa u kutime prononciĝas [ʊ]. | |
Kvazaŭvokaloj | |||
j | "y" (yugtô) | ||
w | "w" (wakás) |
Diftongoj
La Tagaloga havas 6 diftongojn: /aɪ/, /ɔɪ/, /ʊɪ/, /iʊ/, /aʊ/, kaj /ei/, ortografie, <ay>, <oy>, <uy>, <iw>, <aw>, kaj <ey>.
Alfabeto
Literoj majusklaj | |||||||||||||||||||
A | B | K | D | E | G | H | I | L | M | N | Ng | O | P | R | S | T | U | W | Y |
Literoj minusklaj | |||||||||||||||||||
a | b | k | d | e | g | h | i | l | m | n | ng | o | p | r | s | t | u | w | y |
Literoj majusklaj | |||||||||||||||||||||||||||
A | B | C | D | E | F | G | H | I | J | K | L | M | N | Ñ | Ng | O | P | Q | R | S | T | U | V | W | X | Y | Z |
Literoj minusklaj | |||||||||||||||||||||||||||
a | b | c | d | e | f | g | h | i | j | k | l | m | n | ñ | ng | o | p | q | r | s | t | u | v | w | x | y | z |
La Tagaloga antaŭ 1987 (Pilipino) havis 20 literojn. Ĝi havas simplan sonsistemon kaj havas foneman ortografion. Tiuj literoj rilatas al la fonemoj /a b k d e g h i l m n ŋ o p r s t u w j/. Kelkaj fremdaj fonemoj ekzistas kiel en la vortoj <dyip> /dʒip/ (ĵipo) kaj <tsinelas> /tʃi.ˈne.las/ (pantofloj). La grafemo <dy> mapumas al /dʒ/, la grafemo <ts> al /tʃ/, kaj la grafemo <sy> al /ʃ/. Sed, la vortoj <diyan> (tie), <tiyán> (stomako), kaj <siyá> (li/ŝi) rapidparole mapumas al /dʒan/, /tʃan/, kaj /ʃa/, laŭvice. Ekzistas aliaj tiaj vortoj kune kun tiaj grafemoj; ekzemple, <diksiyonaryo> /dik.ʃo.ˈnar.jo/.
En bazlernejo, la nomoj de la literoj de Pilipino estis <a ba ka da e ga ha i la ma na nga o pa ra sa ta u wa ya>.
La Tagaloga ekde 1987 (Filipino) havas 28 literojn. En bazlernejo, la nomoj de la literoj proksimume sonas kiel en la Angla /ej bi si di i ef.../, sed ja 'Ñ' estas /ˈen.je/ kaj 'Ng' estas /ˈen.ˈdʒi/.
Supersignoj
La akcento en la Tagaloga, malsame kiel en la Indonezia, estas neregula. Akcentaj indikiloj kiel supersignoj estas nedevigaj, plej ofte ne uzataj. Bonaj vortaroj devas havi la supersignojn. Estas tri supersignoj uzataj:
0. Kiam ne estas supersigno [malumay], la akcento estas antaŭlasta:
<koeksistente> /kɔ.ʔɛk.sis.ˈtɛn.tɛ/ (kunekzistanta)
<tambusan> /tam.ˈbu.san/ (balkono)
1. La dekstrakorna supersigno [mabilís] indikas simplan akcenton sur la vokalo:
<matá> /ma.ˈta/ (okulo)
<índibidwalísmo> /ˈʔin.di.bid.wa.ˈlis.mɔ/ (individuismo)
2. La maldekstrakorna supersigno [malumì] estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas antaŭlasta kaj la lasta vokalo finiĝas per la glotŝtopo /ʔ/:
<dilà> /ˈdi.laʔ/ (lango)
<dalirì> /da.ˈli.riʔ/ (fingro)
3. La cirkumfleksa supersigno [maragsâ] estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas lasta kaj la lasta vokalo finiĝas per la glotŝtopo /ʔ/:
<mukhâ> /muk.ˈhaʔ/ (vizaĝo)
<bintî> /bin.ˈtiʔ/ (suro)
Inter vokaloj kaj antaŭ vortkomencaj vokaloj, oni kutime metas glotŝtopon /ʔ/:
<paa> /ˈpa.ʔa/ (piedo)
<tao> /ˈta.ʔɔ/ (persono)
<ilóng> /ʔi.ˈlɔŋ/ (nazo)
<umaga> /ʔu.ˈma.ga/ (mateno)
La fonemo /ŋ/ povas komenci vorton: <ngipin> /ˈŋi.pin/ (dento).
La vokalaj grafemoj <a e i o u> rilatas esence al la fonemoj /a e i o u/ proksimume kiel per la Hispana, sed la Tagaloga grafemo <a> pli precize rilatas al fonemo pli levata, donante al la lingvo pli maĉantan sonon: [a̝] aŭ [ɐ].
La neakcentata /i/ ofte sonas kiel [ɪ] kaj la neakcentata /u/ ofte sonas kiel [ʊ]. Ili sonas kiel en la Anglaj vortoj <pit> kaj <put>.
Ekzemplo de kompletaj frazoj
<Tumakbó, kasama; ang lumang mundó ay nasa likód mo na!>
(Kuru, kamarado; la olda mondo troviĝas malantaŭ vi!)
<Lumulutang ang kanyáng gintóng buhók sa hangin ng tag-init.>
(Flosas lia ora hararo en la somera vento.)
<Tinapos niyá ang paghahanáp ng mga perlas.>
(Li finis sian serĉon por perloj.)
<Hindî nawáwalán ng tubig ang aming nayon.>
(Ne mankas akvo ĉe nia vilaĝo.)
<ng> kaj <nang>
La vorto <ng> estas ofta mallongiĝo prononcata /naŋ/ kaj estas la ergativa aŭ genitiva indikilo. La vorto <mga> estas ofta mallongiĝo prononcata /ma'ŋa/ kaj estas la plurala indikilo.
La vorto <nang> estas homonimo de <ng> kaj uziĝas en kiamaj esprimoj, kiomaj esprimoj, adverbaj esprimoj, kaj duoblaj esprimoj, kiel en <takbó nang takbó> ("kuranta kaj kuranta"). La vorto <nang> uziĝas ankaŭ en konektaĵo de <na> kaj <ng>, kiel en <Sobra nang pagkain ang pista> ("Jam troas la manĝaĵo ĉe la festo").
Historio
La historio de la Filipina kiel la nacia lingvo ampleksas multajn jardekojn. La Nacia Lingva Instituto stariĝis la 13an de novembro de 1936 sekve al la Komunuma Akto Numero 184 por la studado pri la Filipinaj lingvoj por evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon bazotan sur unu el ekzistantaj indiĝenaj lingvoj. Tio necesigis la studadon pri ĉiuj indiĝenaj lingvoj parolitaj de pli ol duonmiliono da Filipinanoj kaj la elekton de lingvo kiel la bazo de la nacia lingvo. En 1937 la Instituto rekomendis la Tagalogan kaj eldonis gramatikon kaj vortaron. En 1959 la Departemento de Eduko nomis la Tagalog-bazitan lingvon "Pilipino" kaj ekdisvastigis ĝin. Estas multaj novaj vortoj kreitaj el malnovaj radikoj. Pilipino kaj la Angla restis kiel oficialaj lingvoj. En la 1970aj jaroj, Pilipino enkondukiĝis kiel la lingvo de edukado kune kun la Angla.
La Konstitucio de 1973 do deklaris, ke la Nacia Asembleo devus evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon nomotan "Filipino" kun 'F', supozeble bazotan sur Pilipino kun 'P'. La Konstitucio de 1987 deklaris, ke la nacia lingvo de Filipinoj estas Filipino, evoluanta kaj riĉigata je la bazo de ekzistantaj Filipinaj kaj aliaj lingvoj. Kielmaniere Filipino kaj Pilipino malsamas? Filipino [1] havas pli da fonemoj aŭ literoj; [2] havas malsaman sistemon de ortografio; [3] havas pli da pruntvortoj el la Angla; [4] havas malsaman gramatikon. La aktuala Manila Tagaloga estas la bazo de Filipino. Estas oportune, ke en Esperanto oni povus uzi la vorton "Filipina" kiel sinoniman ĝeneralan vorton al la Tagaloga, Pilipino, kaj Filipino. La malsameco de tiuj tri montras politikan tendencon. Multaj lingvistoj opinias, ke ĉiuj tri estas esence la sama lingvo.
La nova alfabeto de Filipino havas 28 literojn; Pilipino havas nur 20. Esence la nova alfabeto estas la sama kiel la Angla kun du aldonitaj literoj, 'Ng' kaj la Hispana <enye> 'Ñ'. Tio estas:
Majuskla | Minuskla | Majuskla | Minuskla |
---|---|---|---|
A | a | Ñ | ñ |
B | b | Ng | ng |
C | c | O | o |
D | d | P | p |
E | e | Q | q |
F | f | R | r |
G | g | S | s |
H | h | T | t |
I | i | U | u |
J | j | V | v |
K | k | W | w |
L | l | X | x |
M | m | Y | y |
N | n | Z | z |
Filipinojn koloniis dufoje Okcidentanoj. Filipinojn koloniis la Hispanoj dum 333 jaroj ekde la 16a jarcento. Post la Hispana-Usona Milito kaj ekde 1898 Filipinojn administris Usono. En 1946 Filipinoj gajnis sendependecon. Pro tiu kialo la aktuala parolado de Filipinanoj havas multajn pruntvortojn el la Hispana kaj la Angla.
La tipa Tagaloga frazo <Asúl ang kotse ko> signifas <Mia aŭtomobilo estas blua>; <kotse> venas el la Hispana <coche> (aŭtomobilo) kaj <asúl> venas el la Hispana <azul> (blua). Se Filipinojn koloniis la Hispanoj dum pli ol 300 jaroj, kial Filipinanoj ne parolas la Hispanan? Fakte nuntempe malmultaj Filipinanoj parolas flue la Hispanan. Malsame kiel en Meksiko, la Hispanaj monaĥoj ĝenerale ne instruis sian lingvon al la indiĝenoj por ke ili pli bone regu ilin, kaj malpermesis aliron al gravaj institucioj kiel al la Eklezio. Ankaŭ malsame kiel en Meksiko, malmultaj Hispanoj vivis efektive en Filipinoj. Grade, antaŭ la alveno de Usonanoj, la Hispana ja disvastiĝis ĝenerale. Sed aldonendas, ke kiam la Usonanoj alvenis, la novaj koloniistoj trudis aktive la Anglan al la indiĝenoj. Krome, ekzistas Hispanbazita kreolaĵo, la Ĉavakana, kiun parolas ĉirkaŭ trionmiliono da Filipinanoj.
Kiam alvenis la Hispanoj, ili enkondukis la Roman alfabeton al la indiĝenoj. Nuntempe ĉiuj ĉefaj Filipinaj lingvoj skribiĝas per la Romaj literoj. Antaŭe estis antikva indiĝena skribsistemo, kiu nomiĝas "Baybayin". En 1604 Jezuita historiisto, Pedro Ĉirino, skribis en dokumento Relación de las Islas filipinas, ke inter la insulanoj skribado kaj legado estis popularaj je Baybayin. Baybayin ampleksas seriojn da silaboj; efektive ĝi ne estas alfabeto, sed silabaro. Ekzemple, simbolo, kiu aspektas kiel inversa koro sonas kiel /ba/; kiam estas punkto super tiu, ĝi sonas kiel /bi/; kiam estas punkto sub tiu, ĝi sonas kiel /bu/. Antaŭe la Tagaloga estis esence trivokala.
Tio estis la pasinteco de la Tagaloga. Pri la estonteco, kio estos? Nuntempe la influo de la Angla regas. En Manilo oni aŭdas familiaran lingvon, kiun oni nomas "Taglish" (Tagangla). Ĝi estas kunfandiĝo de la Tagaloga kaj la Angla. Multaj sentas, ke la Tagangla estas lingvaĉo. Teknike, ĝi estas kodŝaltado. Ekzemplo de tio kun la Anglaj vortoj kursivaj estas: < By the way, may klase ako bukas. In fact, busy ako buong araw. Puwede bang magkita tayo next week? > (Parenteze, mi havos klason morgaŭ. Fakte, mi estos okupata la tutan tagon. Ĉu ni povas kunveni la venontan semajnon?) En amaskomunikiloj oni aŭdas kaj legas la Taganglan. Malgraŭ la registaraj politikoj pri lingva uzo de Pilipino aŭ Filipino, la Tagangla regas, speciale en la Manila regiono, sed malpli en aliaj lokoj. Oni rimarkas, ke en Tagalogaj provincoj ekster la Manila regiono, la lingvaĵo estas malpli miksata kun Anglaj vortoj. La Tagangla estas plejparte konversacia kaj ne taŭgas por verki seriozaĵojn kiel oficialajn kaj teknikajn dokumentojn.
Tajlandanoj rigardas Holivudajn filmojn kun Tajaj subtitoloj. Indonezianoj rigardas Holivudajn filmojn kun Indoneziaj subtitoloj. Sed Filipinanoj rigardas Holivudajn filmojn sen subtitoloj en sia lingvo. Fakte, pri la Angla mem, pli da 50% da Filipinanoj konstatas, ke ili scipovas ĝin. Sed tiu procento verŝajne reduktiĝos en la estonteco... Pli kaj pli da la Tagaloga, la Filipina, enkondukiĝas en ĉiuj niveloj de la lernejoj. Aldonendas, ke multaj kvalifikitaj geinstruistoj de la Angla forflugas el la lando al aliaj landoj pro pli altaj salajroj.
Pli kaj pli da televidprogramoj estas en la Filipina, ne en la Angla. Pli kaj pli la amaskomunikiloj Filipiniĝas. En la 1970aj jaroj, geknaboj spektis animaciojn aŭ kartunojn en la Angla, sed nun animacioj sonduobliĝas per la Filipina eĉ el Japanio aŭ aliloke, same kiel tagdramoj el Latinameriko kaj Orientazio.
Eble estonte malpli da Filipinanoj estos fluaj parolantoj de la Angla. En sia serĉo por nacia identeco, la Filipinanoj sentas, ke la Filipina pli gravas al ili. Kaj estas dilemoj. La Angla estos ankoraŭ grava kiel interkomunikilo kun la ekstera mondo. Aldonendas, ke la Manilocentra Tagalogcentra lingva politiko sentiĝas de kelkaj ne-Tagalogoj kiel speco de nova koloniismo, pro kiu aliaj Filipinaj lingvoj paŝon post paŝo elpuŝiĝos. Tamen, multaj Filipinanoj, inkluzive de ne-Tagalogoj, sentas, ke ili vere bezonas nacian lingvon. Fakte, estas sekure por diri, ke praktike ĉiuj junaj Filipinanoj, la nova generacio, scipovas la Filipinan. En Filipinoj, la gepatralingvanoj kaj dualingvanoj de la Tagaloga nombras proksimume 100 milionojn. Kaj multaj aliaj parolas ĝin tutmonde.
Pruntvortoj
El la angla aŭ el aliaj lingvoj, kutime ekzistas almenaŭ du etapojn por prunti vortojn en Filipinon (la Tagalogan). La lasta etapo tagalogigas la ortografion.
Iniciata pruntetapo | Kumakain ang teacher ng ice cream. |
Lasta pruntetapo | Kumakain ang titser ng ayskrim. |
Esperanto | La instruisto manĝas glaciaĵon. |
La konsisto de la vortprovizo de la Tagaloga estas 51,9% el la Originala Tagaloga kaj aliaj lingvoj Filipinaj, 13,33% el la Hispana, 10% el la Naŭatla, 10% el la Malaja, 6,66% el la Usonangla, 6,66% el lingvoj Ĉinaj, 1% el la Tamila kaj la Sanskrita, kaj 0.66% el la Araba.[3]
Hispana influo
Ekzemploj el multo:
- hepe - jefe - ĉefo
- kumpisal - confesar - konfesi
- dalanghita - naranjita (mandarina) - oranĝo
- silya - silla - seĝo
- kabayo - caballo - ĉevalo
- relos - reloj - horloĝo
- harina - harina - faruno
- oras - horas - horoj
- kotse - coche - aŭto
- saklolo - socorro - helpo
- gobiyerno - gobierno - registaro
- luku-loko - loco - freneza
- pero - pero - sed
- porke - porque - kial
- pwersa - fuerza - forto
- gwapo - guapo - bela
- kwento - cuento - rakonto
- pwesto - puesto - posteno
- nweba - nueva - nova
- o - o - aŭ
- Pilipinas - Filipinas - Filipinoj
Gvidlinioj por la plibona Tagaloga
- Ĉiam uzu supersignojn en teksto.
- Uzu kursivajn literojn aŭ citilojn por Anglaj aŭ alilingvaj vortoj, kiuj ne ortografie tagalogiĝis:
<Nime-mention ko sa kanyá ang document mong ibinigáy mo sa akin.>
- Uzu kiel vortprovizan normon, la vortaron UP Diksiyonaryong Filipino de la Universitato de Filipinoj.
- Pli bone tagalogigu la ortografion de fremdaj vortoj el la Angla, kaj certe el la Hispana.
- Uzu pli modernan vortprovizon por pli klara kompreno.
Gvidlinioj por la kutima Tagaloga
- Ne uzu supersignojn en teksto. Se uzu ilin, estu nur pro kelkaj pli raraj vortoj por distingi homonimojn; ekzemple:
<Ang mga kaibigan niya ay minamahal ang káibigán nila.>
<Nilagyan niya ng sukà ang kanyang kanin.> (La vorto <suka> malsamas de <sukà>.)
Pli ofte, la kunteksto malbezonigas supersignojn.
- Uzu Usonanglan sistemon de citiloj; ekzemple:
<"Aalis ka," sabi ni Juan.>
- Por titoloj, uzu Anglecan sistemon: Majusklas la unua litero de la unua vorto kaj, poste, de neprepoziciaj aŭ neindikilaj vortoj; ekzemple:
<Ang Isip ni Juan tungkol sa mga Bulaklak sa Pilipinas>
- Ne uzu kursivajn literojn por Anglaj vortoj en kutima teksto.
- Uzu Hispanajn aŭ Anglajn pruntvortojn anstataŭ antikvajn Tagalogajn por pli bona kompreno.
Skribado per la antikva Baybayin
La Baybayin skribiĝis de maldekstro al dekstro, de supro al malsupro. Kutime, ne ekzistis spacoj inter vortoj. Vertikala linio (|) aŭ du linioj (||) funkciis kiel la Okcidenta komo aŭ punkto aŭ kiel ofte apartigilo de nepredikteblaj aroj da vortoj. Dum antikvaj tempoj, intervortaj spacoj ne uziĝis (kiel nuntempe per la Taja lingvo), sed nuntempe estas kutime per la modernversia Baybayin. Nuntempe, la linio (|) uziĝas kiel komo aŭ poezia versoapartigilo. Nuntempe, la du linioj (||) uziĝas kiel frazfiniĝo aŭ paragraffiniĝo. Simple je la silabogramo, la punkta supersigno indikis la vokalon /i (e)/, kaj la punkta subsigno indikis la vokalon /u (o)/. La kruca subsigno ne ekzistis antaŭ la Hispana Erao. Ĝi nuligis la vokalon /a/ de la silabo. En 1620, la Hispana monaĥo Francisco López inventis ĝin. Antaŭ la Hispana Erao, silabfinan konsonanton oni ne prizorgis kaj ne skribis. Tio estis poezia aspekto de la antikva skribado originale. Ekzemple, originale, literojn enparenteze oni ne skribis: "Na(g)lalaro" (Ili ludas), "Kumakai(n)" (Ili manĝas), "Marami(ng) baga(y)" (Multaj aferoj), "Bula(k)la(k) doo(n)" (Floroj tie), kaj "Kaho(y) di(n)" (Ankaŭ ligno).
La Baybayin estas praido de la Brahmia skribsistemo, kiu estas praido de la Fenica skribsistemo el Mezoriento kaj Mediteraneo.
Rekomendataj vortaroj
- Almario, Virgilio S. (2001). UP Diksiyonaryong Filipino. Filipinoj: Anvil Publishing Inc.
- Enriquez, Maria Rosario, & Enriquez, M. Jacobo. (1986). New Handy English Webster's Dictionary: English-Tagalog Tagalog-English. Filipinoj: Philippine Book Company.
Referencoj
- ↑ Laŭ Reta Vortaro
- ↑ Laŭ "Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado", paĝo 66
- ↑ Thompson, Roger M. (2003). Filipino English and Taglish: Language Switching from Multiple Perspectives. Philadelphia: John Benjamins Publishing.