Ordinara tadorno (ina) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
Rusta tadorno Tadorna ferruginea | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Tadornoj (Tadorna) estas genro de birdoj el la ordo de anseroformaj, familio de anasedoj, kun multkolora plumaro kaj ruĝaj beko kaj kruroj. La nomiga specio estas la Ordinara tadorno (Tadorna tadorna).
La tadornoj estas grupo de grandaj ofte duonsurteraj akvobirdoj, kiuj povas esti vidataj kiel intermezaj inter anseroj (Anserenoj) kaj anasoj. Ili estas mezgrandaj (ĉirkaŭ 50–60 cm longaj) akvobirdoj de la Malnova mondo. Ambaŭ seksoj estas iom malsimile laŭkolore en plej specioj, kaj ĉiuj havas karakteran supraflugilan koloraron dumfluge: nome triarangaj formas verdan speguleton, duarangaj kaj unuarangaj estas nigraj, kaj la flugilkovriloj estas blankaj. Ties dieto konsistas el malgrandaj akvobordaj animaloj (maraj helikoj, kraboj ktp.) same kiel herboj kaj aliaj plantoj.
Sistematiko
La genra nomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al la angla "shelduck".[1]
La tipa nomiga genro de la Tadornenoj, nome Tadorna estas tre proksima al la Egipta ansero kaj ties formortintaj parencoj el la regiono de Madagaskaro, nome Alopochen. Dum la klasikaj tadornoj formas grupon kiu evidente estas monofiletika, la interrilatoj de tiuj, la aberacia Ordinara kaj ĉefe la Blanka tadornoj, kaj la Egipta ansero esta malmulte solvataj pere de analizoj de DNA;[2] tiu genro povus esti parafiletika.
Specioj
- Rusta tadorno Tadorna ferruginea
- Sudafrika tadorno Tadorna cana
- Aŭstralia tadorno Tadorna tadornoides
- Varia tadorno Tadorna variegata
- Kresta tadorno Tadorna cristata - eble formortinta (fine de 20a jarcento?)
- Ordinara tadorno Tadorna tadorna
- Blanka tadorno Tadorna radjah
Ostoj el fosilioj el Dorkovo (Bulgario) priskribataj kiel Balcanas pliocaenica povus fakte aparteni al tiu genro. Ili estis proponitaj eĉ kiel rilataj al la Ordinara tadorno, sed ties aĝo de komenca Plioceno faras tion ege malverŝajne.
Referencoj
- ↑ Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.
- ↑ Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. DOI 10.1071/ZO9960047 (HTML resumo)
|