Tabulo estas plata, ne tre dika peco el ligno aŭ el alia malmola materialo.
Laŭ Francisko Azorín tabulo estas Peco de ligno el trunko laŭlonge segita, plata kaj sufiĉe larĝa, kaj ankaŭ povas esti simila plataĵo el ŝtono[1]. Li indikas etimologion el la latina tabula (tabulo). Kaj li aldonas la terminojn tabularo, por planko, podio formita per kunigitaj tabuloj; memortabulo, por tabulo, plataĵo dediĉita je memoro de homo aŭ jaro; tabuli, por kovri per tabuloj ion; tabulaĵo, por io farita eñ tabuloj; tabuleto, tabulego.[2]
Aparte notindas jenaj specoj de tabuloj:
- Lignera tabulo
- MDF-tabulo
- Cirkvita tabulo en elektronikaj aparatoj
- Informtabulo
- Memortabulo
- Skribtabulo
- Haktabulo
- Tabulo uzata en tabulludo (ekz. damo, ŝako)
- Nigra tabulo
- Papertabulo
- Saltotabulo uzata en gimnastiko kaj ĉe naĝejo
- Skiiloj kiel neĝtabulo, surfotabulo (ekzistas diversaj specioj por ondorajdado kaj tabulvelado) kaj rultabulo (por trejni skiistoj dum somero).
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 196.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.