Tabuleo

Tabuleo[1] (arabe تبولة, tabbule) estas araba vegetara salato devenanta de la libana kuirarto. Tradicie ĝi estas farata el bulguro, tomatoj, haketitaj petroselo, mento kaj cepo, olivoleo, citronsuko kaj salo. Populara varianto de tabuleo enhavas kuskuson anstataŭ bulguron, foje oni aldonas ajlon.

Ĉe la araboj tabuleo estas tradicie servata kadre de mezeo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.