TETT estis kvaronjara sciencpopulariga hungarlingva suplemento de semajngazeto A Hét aperinta de 1977 en Bukareŝto.
La titolo
Ĝia subtitolo estis „Természet – ember – tudomány – technika” (Naturo-homo-scienco-tekniko). Do la titolo TETT estas litervorto kaj ĝi estas kreita el la komencliteroj de vortoj.
Redaktoroj
La ĉefredaktoro estis la ĉiama ĉefredaktoro de la gazeto (Sándor Huszár, Edit Lázár, post 1989 Zsolt Gálfalvi. La numeroj estis redaktitaj de Hugó Ágoston kaj de siaj kunlaborantoj (Judit Baróti kaj Zoltán Rostás, post 1989 Zoltán Biró A. kaj Katalin Balla).
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2013-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.