Terc-amila alkoholo | ||||
Plata kemia strukturo de la Terc-amila alkoholo | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Terc-amila alkoholo | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 75-85-4 | |||
ChemSpider kodo | 6165 | |||
PubChem-kodo | 6405 | |||
Merck Index | 15,7253 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun kamforeca odoro | |||
Molmaso | 88.1482 g·mol-1 | |||
Denseco | 0.8084g cm−3 | |||
Fandpunkto | -9 °C | |||
Bolpunkto | 102.5 °C | |||
Refrakta indico | 1,4052 | |||
Ekflama temperaturo | 19 °C | |||
Memsparka temperaturo | 425 °C[1] | |||
Acideco (pKa) | 18.54 | |||
Solvebleco | Akvo:118 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 1000 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R11 R20 R37/38 [2] | |||
Sekureco | S46 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H312, H315, H318, H332, H335[3] | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P332+313, P362, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Bonvolu ne konfuzi... | |
Ili estas izomeroj sed la unua prezentas la hidroksilon en la tria karbono de la amila kateno (sekundara karbono) dum la dua prezentas la hidroksilon sur terciara karbono. |
Terc-amila alkoholo aŭ 2-metil-2-butanolo estas branĉohava pentanolo uzata ĉefe kiel farmacia aŭ pigmenta solvanto. Ĝi estas senkolora likvaĵo kun kamforeca odoro, iomete solvebla en akvo kaj miksebla kun organikaj solvantoj.
Kvankam ĝi povas nature produktiĝi aŭ per fermentigo de la etanolo, ĝi estas ĉefe sintezita per hidroformiliigo. 2-metil-2-butanolo eksplode reakcias kun acetila bromido. Miksaĵo de ĉi-alkoholo kun koncentrita sulfata acido kaj hidrogena peroksido povas kaŭzi eksplodojn.
Alkilaj hipokloritoj estas forte eksplodemaj, kaj ili estas estigitaj per reakcio de alkoholoj kun natria hipoklorito, kaj en akvaj solvaĵoj, kaj mikisitaj kun akvaj solvaĵoj de karbona tetraklorido. Kloro kaj 2-metil-2-butanolo simile estigas alkilajn hipokloritojn.
Ili malkomponiĝas eĉ malvarme kaj eksplodas kiam ekspoziciita al sunbrilo aŭ varmo. Same, reakcioj de izocianatoj kun alkoholoj devas efektiviĝi sub inertaj solvantoj. Tiaj reakcioj en foresto de solvantoj ofte okazas kun forta eksplodemo.
Sintezoj
Sintezo 1
- Terc-amila alkoholo estas preparata per hidratigo de la β-izoamileno':[4]
Sintezo 2
- Terc-amila alkoholo povas sinteziĝi per kataliza hidroformiliigo de la izobutileno:[5]
+ CO + H2 |
Reakcio
- Terc-amila klorido estas sintezata ekde la terc-amila alkoholo:[6]
Literaturo
- Chemicalland21
- Cameo Chemicals
- Industrial Alcohol Technology Handbook, NPCS Board of Consultants & Engineers
- Modern Biocatalysis: Stereoselective and Environmentally Friendly Reactions, Wolf-Dieter Fessner,Thorleif Anthonsen
- Hawley's Condensed Chemical Dictionary, Robert A. Lewis
- Enzymatic Basis of Detoxication, Volume 1, William B. Jakoby
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Merck Millipore
- ↑ Chemical Book
- ↑ Pubchem
- ↑ Industrial Alcohol Technology Handbook, NPCS Board of Consultants & Engineers
- ↑ Monohydric Alcohols Their Ethers and Esters Sulphur Analogues Nitrogen ..., S. Coffey
- ↑ Techniques and Experiments For Organic Chemistry, Addison Ault