Terc-butanolo
Plata kemia strukturo de la Terc-butanolo
Tridimensia strukturo de la Terc-butanolo
Kristaloj de Terc-butanolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metil-propanolo
  • Trimetil-karbinolo
  • Neobutanolo
Kemia formulo
C4H10O
CAS-numero-kodo76-65-0
ChemSpider kodo6146
PubChem-kodo6386
Merck Index15,1542
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora likvaĵo
kun kamforeca odoro.
Molmaso74.1216 g·mol-1
Denseco0.775 g cm−3
Fandpunkto25.7 °C
Bolpunkto82.41 °C
Refrakta indico 1,387
Ekflama temperaturo11.1 °C
Memsparka temperaturo480 °C
SolveblecoAkvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50)3500 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiscoR11 R20 R36/37
SekurecoS9 S16 S46
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH225, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P312, P337+313, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Terc-butanolotrimetil-karbinolo estas estas la plej simpla terciara alkoholo, unu el la kvar izomeroj de la butanolo. Terc-butila alkoholo estas senkolora solido, kiu fandiĝas sub meditemperaturo kaj posedas kamforecan odoron. Ĝi estas miksebla kun akvo, etanolo kaj duetila etero.

Proprecoj

Terc-butila alkoholo komerce devenas el la izobutano kiel kunprodukto en la produktado de la propilena oksido. Ĝi same estas preparebla per kataliza hidratigo de la izobutileno, aŭ per reakcio de Grignard inter la acetono kaj la etilmagnezia klorido.

Purigado de la terc-butila alkoholo plenumiĝas per simpla distilado pro formado de azeotropa miksaĵo kun akvo, kvankam komenca sekigo de la solvanto enhavanta grandaj amasoj da akvo plenumiĝas per aldono de benzeno ĝis formado de terciara azeotropa miksaĵo kaj akvodistilado.

Etaj kvantoj da akvo foriĝas per sekado kun kalcia oksido, kalia karbonato, kalia sulfatomagnezia sulfato sekvata de frakcia distilado. Anhidra terc-butanolo estiĝas per posta refluo kaj distilado per magnezio aktivigita kun jodo, aŭ alkalaj metaloj tia kia natriokalio. Aliaj metodoj inkluzivas uzon de specifaj filtriloj, aluminia terc-butilato, kalcia hidreto aŭ frakcia kristaliĝo sub inerta atmosfero. Kiel terciara alkoholo, terc-butila alkoholo estas pli rezista al oksidado kaj malpli reakciema ol aliaj izomeroj de la butanola familio.

Sintezo

  • Metodo de Aleksandro Butlerov (1828-1886): Kreita en 1864, la sintezo de la terc-butanolo inkluzivas interagon de la acetila klorido kun dumetil-zinko kaj klorida acido:
Sintezo de Terc-butanolo ekde la acetila klorido.
  • Terc-butanolo povas esti preparata per hidratigo de la acetono kaj etilmagnezia jodido:
Sintezo de Terc-butanolo ekde la acetono.

Referencoj

  1. Sigma Aldrich. Arkivita el la originalo je 2015-05-22. Alirita 2017-06-07.

Literaturo

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.