T-72A | |
---|---|
Modernigita T72M4CZ | |
Baza karakteristiko | |
Homekipo | 3 |
Longo | 6,9 m |
Larĝo | 3,6 m |
Alto | 2,2 m |
Maso | 42 - 44,8 t laŭ ekipaĵaro |
Blendo kaj armilekipo | |
Blendo | Kunmetita blendo |
Ĉefarmilo | 125mm kanono, T-72B ebleco forpafi kontraŭtankan pafaĵon AT-11, kadenco 5-6 ekpafoj/minuto |
Sekundaraj armiloj | 1x kunigita 7,62 mm mitralo, 1x 12,7 mm mitralo |
Movumo kaj movo | |
Movumo | 12-cilindra dizelmotoro 630 kW (840 hp) |
Risortigo | torzaj stangoj |
Maks. rapideco | 70 km/h |
Proporcio povumo/maso | hp/tuno |
Veturdistanco | 450 km, 600 km kun aldonaj rezervujoj, konsumo cca 450 al 100 km somere, 600 al 100 km vintre |
T-72 estas tanko de Sovetunio, kiu estis produktita ekde 1972 de la uzino Uralvagonzavod kaj uzata de la Soveta Armeo. Krom Sovetunio, la tankon uzis la tiamaj socialismaj landoj kaj la subtenataj de Sovetunio landoj (ekz. Sirio, Irako).
La tanko povas eĉ subakve veturi kaj trairi kavojn en larĝo de ĝis 2,80 m kaj altojn de ĝis 0,85 m. Ĝi estas ofte kovrita per aldonita specialaj ceramikaĵoj. La kiraso dikas ĉe la plej dika parto 280 mm. Kontraste al Leopard 1 la direktanto sidas maldekstre de la komandanto.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Rusa paĝo pri sovetaj tankoj Arkivigite je 2005-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.