La T-54 estis tanko de Sovetunio, kiun oni evoluigis post la dua mondmilito.

T-54
Ĝi estis la pluevoluigo de T-44. Ĉefa karakterizo de la tanko estis la uzo de 100-mm-a kanono.
La T-54 aperis unuafoje antaŭ la publiko en la hungara revolucio de 1956.
Oni uzis la tipon ĝis mezo de la 1960-aj jaroj.
Laŭ la militaj spertoj kun T-34, oni enkonstruis pli grandan turon kaj pli fortan kanonon.
Teknikaj datenoj
- maso: 36 t
- longo (sen kanono): 6,04 m
- larĝo: 3,27 m
- alto: 2,4 m
- motora povumo: V-12-a dizela, 382 kW/520 ĈP
- maksimuma rapido: 50 km⁄h
- atingopovo: 400 km
- armilaro
- 100-mm-a kanono (34 granedoj)
- 2× 7,62 mm-a MG (3000 pafoj)
- 1× 12,7 mm-a Fla MG (500 pafoj)
- skipo: 4 personoj
Literaturo
- Steven J Zaloga: T-54 and T-55 Main Battle Tanks 1944–2004 (New Vanguard 102). Osprey Publishing Ltd. Botley, Oxford, UK
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.