Třebosice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1319 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 530 02
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 256  (2023) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 0′ N, 15° 44′ O (mapo)49.99729379399815.734890310332Koordinatoj: 50° 0′ N, 15° 44′ O (mapo) [+]
Alto 233 m [+]
Areo 3,183928 km² (318.3928 ha) [+]
Třebosice (Ĉeĥio)
Třebosice (Ĉeĥio)
DEC
Třebosice
Třebosice
Situo de Třebosice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Třebosice [+]

Vilaĝo Třebosice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe la rivero Elbo, 7 km sudokcidente de la urbo Pardubice. Tute proksime malantaŭ la vilaĝo estas armea kaj civila flughaveno Pardubice. Vivas ĉi tie 256 loĝantoj (2023).

Historio

Malgraŭ historiaj fontoj komencas aperigi atestojn pri Třebosice nur antaŭ la duono de 14-a jarcento, la unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1319, la plej novaj arĥeologiaj esploroj pruvas, ke sporada prisetlado sur ĝia teritorio okazas jam de veno de slavaj gentoj, do en la 5-a ĝis la 7-a jarcentoj.

Vidindaĵoj

Malgraŭ Třebosice estas relative malgranda vilaĝo, per sia historio, kaj ankaŭ per sia nuntempa vivo, ĝi viciĝas inter tiuj pli rimarkindaj. Ĉiun vizitanton allogos unika vido al vilaĝplaco pavimita en historia stilo per neĉarpentitaj ŝtonoj, borderita per maljunaj tilioj, kaj kun statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1869 kaj kuliso de ekleziaj konstruaĵoj - preĝejo, paroĥdomo, kaj ĉi tiea konata kampanilo.

Memorindaĵoj

Preĝejo de Altigo de Sankta Kruco

Frugotika preĝejo, atestita en la jaro 1349 kiel paroĥa, aranĝita baroke en la 1-a duono de 18-a jarcento (la navo kaj okcidenta fasado). La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambroj sur okcidenta kaj norda flankoj de la navo. La presbiterejo kaj sakristio estas subtenataj per pilieroj. la presbiterejo estas volbita per kruca kaj sakristio per barela volboj. La navo estas platplafona. Sur suda nava flanko estas pintarka portalo. La okcidentan fasadon superas voluta frontono kaj dividas ĝin pilastroj. Fenestroj de la presbiterejo estas pintarkaj, fenestroj de la navo estas volbitaj per cirklaj arkoj. En presbiterejo estas gotikaj murpentraĵoj el la 2-a duono de 14-a jarcento, malkovritaj en la jaro 1951.

La ĉefaltaro estas el duono de la 18-a jarcento, rokoka kun riĉa figura ornamo kaj bildo de Sankta Kruco de la pentristo Kostenč el Pardubice. El la sama tempo estas la predikejo kun figuraj reliefoj kaj la baptujo kun statuaro de bapto en Jordano. Tomboŝtono estas el la jaro 1599.

Kampanilo

Apud la preĝejo estas ligna oklatera baroka kampanilo.

Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.