Třebůvka
Třebůvka en Loštice
rivero
Bazaj informoj
Longeco 48,3 km
Akvokolekta areo 584,6 km²
Averaĝa trafluo 2,38 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 462 m
Enfluejo Moravo
- Alteco 245 m
Geografio
Alfluantoj Kunčinský rivereto (md.), Borušovský rivereto (md.), Pacovka (d.), Jevíčka (d.), Věžnice (d.), Javořička (d.), Radnička (md.) kaj Podhrádek (md.)
Riveroj en Ĉeĥio

Rivero Třebůvka ekestas nordoriente de Křenov, fluas norden al Moravská Třebová, kie per granda arko turniĝas sudorienten al Městečko Trnávka, de kie post enfluo de Jevíčka turniĝas nordorienten al Moravičany, kie ĝi dedekstre enfluas en Moravon.

La rivero komence fluas trans vasta kaldronvalo per mallarĝa fluejo. Tiu pli poste larĝiĝas kaj iom meandras. Sur tuta longo de la rivero estas nur ses kluzoj, ĉiuj nenavigeblaj. Bela riveretapo estas inter vilaĝoj Vranová Lhota kaj Kozov. Ĝis enfluo la rivero estas nur 10 m larĝa, sufiĉe pura kaj profunda. Navigebla longo estas 26 km.

Třebůvka fluas trans vilaĝoj Křenov, Dlouhá Loučka, Útěchov, Boršov, Moravská Třebová, Mezihoří, Petrůvka, Plechtinec, Pěčíkov, Vranová Lhota, Kozov, Bezděkov, Doly, Jeřmaň, Loštice, Moravičany kaj Doubravice.

Proksimaj turismaj celoj

Bibliografio

  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.