Tünde Frankó | |
---|---|
Tünde Frankó | |
Persona informo | |
Naskonomo | Frankó Tünde |
Naskiĝo | la 15-an de julio 1966 en Orosháza (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Gábor Kerényi |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Tünde Frankó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Frankó Tünde estas hungara operkantisto, oratorikantisto, operetkantisto, (soprano). Ŝia edzo estas Miklós Gábor Kerényi.
Tünde Frankó naskiĝis la 15-an de julio 1966 en Orosháza.
Biografio
Tünde Frankó komencis violonadi ekde 1973. Ŝi frekventis muzikan mezlernejon en Szeged, poste ŝi akiris operkantistan diplomon en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Szeged en 1987. Jam antaŭ la diplomo ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Valéria Berdál kaj Kálmán Gyimesi. En 1989 ŝi ekkantis en Nacia Teatro (Szeged), baldaŭ ŝi kantadis en Popola Operejo de Vieno kaj Bregenz. En 1995 ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ofte estas gastokantisto en aliaj operejoj, teatroj (eĉ en Germanio kaj Aŭstrio), aparte menciindas Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1999 ŝi ricevis premiojn. Ŝi naskis filinon.
El ŝia opera repertuaro
- Giuseppe Verdi: Un balo in Maschera – Oscar
- Georges Bizet: Carmen — Micaela
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Rosalinda
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- La bohème — Mimi
- Manon Lescaut — titolrolo
- Turandot — Liu
- Gianni Schicchi — Lauretta
- Suor Angelica — titolrolo
- Charles Gounod: Faust – Margit
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Antonia
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – Susanna
- Così fan tutte — Fiordiligi
- Die Zauberflöte - Pamina
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Nedda
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin - Tatjana
El ŝia oratoria repertuaro
Verkoj de Bach, Brahms, Händel, Liszt, Mozart, Pergolesi, Rossini, Vivaldi, Donizetti, Honegger
El ŝia opereta repertuaro
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja - Fleury
- Imre Kálmán: Marica grófnő - Manja
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto