Tübach | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Blazono de Tübach | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Sankt-Galo | ||||
Distrikto | Rorschach Sankt-Galo | ||||
Koordinatoj | 47° 29′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.45000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.45000 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 1153 | ||||
Areo | 1,99 km² | ||||
Alteco | 415 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9327 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
![]() Mapo de Tübach | |||||
Pri la komunumo
Tübach estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1153 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Geografio
Tübach situas sudeokcidente de la komunumo Horn TG, enklavo de Kantono Turgovio, ĉe la deklivo de Rorschacherberg kaj ofertas bonan vidon al la Bodenlago. Sudoriente de Tübach situas la komunumo Goldach, kies limon kun ĝi formas la rivereto Goldach. En sudokcidento Tübach limas al Mörschwil kaj en nordokcidento al Steinach SG.
Partnerkomunumo
Partnerkomunumo de Tübach estas Oberteuringen en Baden-Virtembergo, Germanio.
Trafiko
Kvankam kaj norde kaj sude de Tübach pasas trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj la komunumo mem ne disponas pri stacidomo. Per poŝtaŭtobuso ĝi tamen estas bone konektita al la reto de la publika trafiko, kaj ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A1 facile akireblas.
Historio
La unua dokumenta mencio de Tübach datiĝas el la jaro 1206. Dum mezepoko la bienoj en Tübach apartenis al divesaj nobelaj familioj kaj ĉefe al la Monaĥejo Sankt-Galo. Kiel memstara politika komunumo Tübach konstituiĝis en la jaro 1845.
Institucioj
En Tübach troviĝas ek de la 1920-aj jaroj la resaniga centro Mühlheim por alkoholmalsanuloj.
Eksteraj ligiloj
|