Kantato de Bach | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten! | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Teksto | ||||||||||||||||
unbekannt |
Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten! (BWV 214 resp. BC G19), ankaŭ konanta kiel reĝino-kantato, estas profana kantato de Johann Sebastian Bach.
Ekesto
La verko estis prezentata la 8-an de decembro 1733 kiel bondezirkantato okaze de la naskiĝdatreveno de Maria Jozefa, elektoprincino de Saksujo kaj reĝino de Polujo, kun la subtitolo Dramma per musica. Bach reuzis la movimentojn 1, 5, 7 kaj 9 kun alia teksto kaj nur malmultaj muzikaj adaptadoj in la 1-a, 2-a kaj 3-a parto de la Kristnask-oratorio laŭ la procedo de Parodio; tiuj ĉi do spertis vastan konatecon.
Temo
En la naŭmovimenta verko, kies libretisto ne estas konata, kvar diinoj el la antikva mitaro laŭdas la reĝinon.
Ensemblo
- Bellona, diino de la milito (soprano)
- Atena, diino de la muzoj kaj de la scienco (aldo)
- Ejreno, diino de la paco (tenoro)
- Fama, diino de la gloro (baso)
- orkestro kun 3 trumpetoj, timbaloj, 2 transversaj flutoj, 2 hobojoj, hobojo de amoro, 2 violonoj, vjolo, ĝeneralbaso
Bach ne eksplicite preskribis plurfoje okupitan ĥoron.
Apartaĵoj
Temas pri unu el la multaj bondezirkantatoj ekestintaj inter 1733 kaj 1744, kiuj kiel okazaj komponaĵoj estis destinitaj por nur unufoja prezentado. Eble Bach volis per la reuzado en Weihnachtsoratorium konservi la elstarajn kaj por li plej gravajn partojn de la verko. La teksto „Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!“ (Eksonu, timbaloj! eksonu trumpetoj!) estas impone antaŭenigata en la enkonduka ĥoro per la sinsekvo de la menciitaj instrumentoj. La transigado de profana origino al ciklo de sakralaj kantatoj destinata por la kristnasktempo laŭ la baroka mondkompreno ne estis problema. Ekzemple timbaloj kaj trumpetoj estis uzeblaj kaj kiel atribtoj de la monda reĝeco kaj ankaŭ por la glorado de la "reĝo" Kristo. La verko estas pregita de ĝoje festa humoro konvena al la okazo kaj apartenas al la ĝis nun plej popularaj profanaj kantatoj de Bach.
Literaturo
- Alfred Dürr: Johann Sebastian Bach: Die Kantaten. Bärenreiter-Verlag, Kassel 1999, ISBN 3-7618-1476-3
- Werner Neumann: Handbuch der Kantaten J.S.Bachs, 1947, 5. Aufl. 1984, ISBN 3-7651-0054-4
- Hans-Joachim Schulze: Die Bach-Kantaten: Einführungen zu sämtlichen Kantaten Johann Sebastian Bachs. Leipzig: Evangelische Verlags-Anstalt; Stuttgart: Carus-Verlag 2006 (Edition Bach-Archiv Leipzig) ISBN 3-374-02390-8 (Evang. Verl.-Anst.), ISBN 3-89948-073-2 (Carus-Verl.)
- Christoph Wolff, Ton Koopman: Die Welt der Bach-Kantaten. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart, Weimar 2006, ISBN 978-3-476-02127-4
Eksteraj ligiloj
- Aufbau und vollständiger Text der Kantate
- Kantate 214: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.