Por samtitola artikolo vidu la paĝon Täsch (stacidomo). |
Täsch | |
---|---|
Falgo de Täsch | |
Täsch vintre sub la neĝo | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Vispo |
Koordinatoj | 46° 04′ 00″ N 07° 46′ 30″ O / 46.06667 °N, 7.77500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 04′ 00″ N 07° 46′ 30″ O / 46.06667 °N, 7.77500 °O (mapo) |
Areo | 58,72 km² |
Alteco | 1449 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3929 |
Komunumkodo | 6295 |
Situa mapo de Täsch | |
Täsch estas svisa komunumo en la germanparolanta parto de kantono Valezo, ĉirkaŭ 128 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo, ĉirkaŭ 105 km (birdfluge) sude de Bern, kaj ĉirkaŭ 160 km (birdfluge) sude de Zuriko.
Ĝi situas en la valo de Matervispa, aŭ Matter Vispa, apud ĝia kunfluejo kun rojo Täschbach (ankaŭ nomata Mellichbach).
Täsch estas grava etapo sur la vojo al Zermatt: ĉi-tiu turisma urbo estas sen-aŭtomobila. Oni lasu sian veturilon en Täsch kaj uzi la fervojlinion Matterhorn-Gotthard Bahn.
La komunuma teritorio etendiĝas de la valo ĝis montoj: Zinalrothorn (4 221 m) okcidente, kaj Allalinhorn (4 027 m), Rimpfischhorn (4 199 m) kaj Alphubel (4 206 m) oriente.
La najbaraj komunumoj estas norde: Randa kaj Saas-Fee; oriente: Saas-Almagell; sude: Zermatt; kaj okcidente: Ayer (en la pinto de Zinalrothorn).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de Täsch Arkivigite je 2009-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
|