Táska [tAŝka] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali. La loknomo signifas: sako aŭ aktujo.
Bazaj informoj
- Areo: 26 km²
- Loĝantaro: 480
- Poŝtkodo: 8696
- Telefonprefikso: 85
Situo
Táska situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo; ĝis 2002 etfervojo funkciis el Balatonfenyves. Marcali troviĝas 12, Balatonfenyves kaj Lengyeltóti po 14 kilometrojn.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1268 en formo "Task". Oni konjektas, ke dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, baldaŭ kroatoj refondis ĝin. Vilaĝservoj estas kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno
- serio de vinokeloj
- fiŝkaptista lago
Fontoj
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.