Tárnok | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | Meza Hungario | ||
Departemento | ![]() | ||
Distrikto | distrikto Érd | ||
Poŝtkodo | 2461 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 526 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 446 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 22′ N, 18° 52′ O (mapo)47.35966118.85855Koordinatoj: 47° 22′ N, 18° 52′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 23,6 km² (2 360 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Tárnok (tArnok) estas grandvilaĝo en Hungario. La loĝloko apartenas al la regiono Meza Hungario, al la departemento Pest kaj al la distrikto Érd. La nomo Tárnok signifas trezoristo aŭ kvestoro. Ŝajnas, ke en la mezepoko tiuj homoj loĝis en la vilaĝo.
Bazaj informoj
- Areo: 24 km²
- Loĝantaro: 8200
- Poŝtkodo: 2461
- Telefonprefikso: 23
Geografio
Tárnok situas sur ebenaĵo, laŭ fervojoj Budapeŝto-Balatono kaj Budapeŝto-Pusztaszabolcs, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Balatono, aŭtoŝoseo M7 en la sama direkto preteriras. Urbo Érd estas proksime.
Historio
Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, el kuprepoko, el bronzepoko. Romia urbo Tusculanum etendiĝis parte en la nuna Tárnok. Antaŭ la hungaroj avaroj loĝadis.
La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poloj, slovakoj, germanoj, serboj kaj hungaroj refondis ĝin. La katolika baroka preĝejo konstruiĝis en 1737. En la tombejo troviĝas kapelo omaĝe al Sankta Roĥ. En 1923 radiostacio ekfunkciis.
Menciinda estas la ŝtonminejo, uzata ekde la romiana epoko.
Famuloj
En Tárnok mortis Ferenc Varga (bestkuracisto).