Tálín | |
municipo | |
![]() Vido al Tálín | |
|
|
Oficiala nomo: Tálín | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Písek |
Administra municipo | Protivín |
Historia regiono | Bohemio |
Fiŝlago | Talina fiŝlago |
Situo | Tálín |
- alteco | 393 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 14′ 51″ N 14° 13′ 38″ O / 49.24750 °N, 14.22722 °O (mapo) |
Areo | 4,19 km² (419 ha) |
Loĝantaro | 168 (2023) |
Denseco | 40,1 loĝ./km² |
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno |
Unua skribmencio | 1253 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 398 11 |
NUTS 3 | CZ031 |
NUTS 4 | CZ0314 |
NUTS 5 | CZ0314 549932 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 2 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.talin.cz | |
![]() | |
Tálín estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 9 km sud-oriente de la distrikta urbo Písek. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1253. En 2023 ĝi havis 168 loĝantojn.
Konatas precipe pro samnoma fiŝlago, aperanta en tre populara ĉeĥa popolkanto "Když se ten tálinskej rybník nahání" (kiu sub titolo "Talina fiŝlago" ekzistas ankaŭ en Esperanto-traduko).
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 349 |
1880 | 342 |
1890 | 309 |
1900 | 366 |
1910 | 319 |
1921 | 306 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 343 |
1950 | 264 |
1961 | 319 |
1970 | 249 |
1980 | 202 |
1991 | 177 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 154 |
2014 | 173 |
2016 | 173 |
2017 | 173 |
2018 | 173 |
2019 | 165 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 169 |
2021 | 162 |
2022 | 164 |
2023 | 168 |
Paertoj de municipo
Municipo Tálín konsistas el du partoj, kiuj ambaŭ situas en la katastra teritorio Tálín.
- Tálín
- Kukle
Vidindaĵoj
- 52hektara fiŝlago de Tálín, fondita en 1515
- unika privata kolekto de kaktoj kaj bonsajoj de RNDr. Rudolf Slaba
- kapelo sur la vilaĝplaco el 1906

fiŝlago de Tálín
Ĉirkaŭaĵo
La komunumo havas turisme avantaĝan situon inter urboj Písek kaj Týn nad Vltavou. Trairas ĝin biciklovojo n-ro 1146 al la proksima naturparko Písecké hory.
Aranĝoj
En la vilaĝo okazas ĉiujare
- rokmuzika koncerto sub la nomo "Tálínská rocková noc"
- sportkonkurso pri triatlono (en julio)
- kermeso omaĝe al Sankta Venceslao (fine de septembro)
- ĉiun duan jaron okazas en la fiŝlago solena fiŝrikoltado
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.