Tác [tAc] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Székesfehérvár.
Bazaj informoj
- Areo: 46 km²
- Loĝantaro: 1490
- Poŝtkodo: 8121
- Telefonprefikso: 22
Situo
Tác situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo M7 kaj Székesfehérvár estas proksime.
Historio
Dum la romia erao tie estis impona urbo Gorsium. Tiutempe estis la marĉoj pli grandaj. Tiu loko estis pli konvena setlejo, ol Székesfehérvár. La romiaj restaĵoj estas la plej grandaj en la Karpat-baseno. Oni aranĝas ĉiujare ĉe la ruinoj teatraĵojn kaj spektaklojn.
Famuloj
En Tác naskiĝis biologo Júlia Szepes.
- Gorsium
- Gorsium, Nymphaea, fontana
- Gorsium, Decumanus Maximus
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.