Szolnok
Hungaria urbo urbo kun departementaj rajtoj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67 126  (2023) [+]
Loĝdenso 359 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 10′ N, 20° 11′ O (mapo)47.17472222222220.176388888889Koordinatoj: 47° 10′ N, 20° 11′ O (mapo) [+]
Alto 68 m [+]
Areo 187,24 km² (18724 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Szolnok (Hungario)
Szolnok (Hungario)
DEC
Szolnok
Szolnok
Situo de Szolnok

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Szolnok [+]

Szolnok (pron. sOlnok) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo. Ĝi estas administra centro de departemento Jász-Nagykun-Szolnok kaj ankaŭ havas la saman juron kiel tiu de departemento, fine ĝi estas administra centro de Distrikto Szolnok.

Iam hotelo, nun muzeo en Szolnok

Geografio

Szolnok situas centre de la departemento ĉe la alfluo de Zagyva en la Tison, kie estas grava voja kaj fervoja pontoj tra Tiso. La urbo okupas la areon de 18.723 ha. Ĝi havas la loĝantaron de (en 2001) 75.712.

Historio

Urbodomo de Szolnok

Ĉ. 1030 estis konstruita fortikaĵo de la estro de la areo, kies nomo estis Zounok . La nomo de la urbo estis unuafoje menciita en 1075.

Ekde 1552 ĝis 1685 la urbo estis sub turka jugo.

La urbo evoluis dank’ al la saltransporto sur la Tiso al komerca centro de la salo kaj la lignoprilaboro. En 1733 granda epidemio pri pesto okazis.

En la 19-a jarcento la trafika infrastukturo pliboniĝis per la regulado de Tiso kaj la konstruo de la fervojlinio inter Pest (urbo)-Szolnok 1843. Ankaŭ nuntempe Szolnok havas unun el la plej grandaj stacidomoj. En 1849 tie komenciĝis furora atako de hungara armeo kontraŭ la Habsburgoj. En 1881, la urbo havis 18.247 hungarajn loĝantojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, manlaboro, fiŝkaptado kaj komerco per fruktoj, ligno kaj similaj. En 1919 kaj en 1944 denove gravaj bataloj okazis en la urbo. En 1956 tie formiĝis stabo de János Kádár.

En la urbo funkcias Altlernejo pri Komerco kaj Ekonomio (nun jam universitato) kaj Instituto por la Instruado de flugoficiroj.

Vidindaĵoj

Preĝejo Sankta Triunuo en Szolnok

Sakralaj vidindaĵoj

Aliaj vidindaĵoj

Eduko

Ĝemelurboj

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Szolnok.

Famaj nomportantoj

Referencoj

    Eksteraj ligiloj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.