Szirmabesenyő (sirmabeŝenjO) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Miskolc.
Bazaj informoj
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 4700
- Poŝtkodo: 3711
- Telefonprefikso: 46
Situo
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Putnok, Miskolc estas proksime.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, el la ferepoko restis terfortikaĵo. Antaŭ la hungaroj loĝis tie skitoj, keltoj kaj hunoj. La unua skriba mencio devenis el 1332. La turkoj faris senhoma la komunumon. Dum la historio estis du apudvilaĝoj Szirmabesenyő kaj Sajóbesenyő, kiuj unuiĝis en 1944. En 1762 katolika preĝejo konstruiĝis, sed la grandvilaĝo havas ankaŭ grekokatolikan kaj kalvinanan preĝejojn. Dum la socialisma erao kolĥozo pri "Paco" formiĝis.
Famuloj
En Szirmabesenyő naskiĝis István Gál.
Komunumoj pri besenyő (= peĉenego) en Hungara reĝlando
Fontoj
- WikiTrans