Szinpetri [sinpetri] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. La loknomo venas el hungara Péter (=Petro).




Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 3761
- Telefonprefikso: 48
Situo
Szinpetri situas rande de Nacia parko Aggtelek, en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Jósvafő troviĝas 6, Aggtelek 11, Edelény 28 km-ojn.
Historio
Szinpetri estas loĝata ekde la praepoko. Oni trovis en proksima kaverno pruvojn pri bronzepoka komunumo, argilaĵo-rompaĵojn kaj ilojn el ostoj. Ekde la 12-a jarcento ĝis fine de la 13-a jarcento ĝi estis reĝa posedaĵo.
Vilaĝservoj estas kuracejo, drinkejo, migra poŝto.
Vidindaĵo
Eksteraj ligiloj
- detala mapo de la vilaĝo Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.