Szilvia Sunyovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Sunyovszky Sylvia |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1948 (76-jaraĝa) en Rožňava |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor Szőnyi G. • György Fekete (arkitekto pri internaj spacoj) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Szilvia SUNYOVSZKY [silvia ŝunjovski], hungare Sunyovszky Szilvia estas hungara aktorino.
Szilvia Sunyovszky naskiĝis la 2-an de februaro 1948 en Rožňava.
Biografio
Szilvia Sunyovszky apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Ŝi frekventis aktoran altlernejon inter 1966-1968 en Bratislavo. Ŝi komencis sian aktoran karieron samloke en Teatro Hviesdoslav, sed ŝi ricevis filmajn rolojn ankaŭ en Hungario. Inter 1971-1991 ŝi aliĝis al Teatro Madách jam en Budapeŝto. Baldaŭe ŝi havis taskojn en kulturo kaj politiko. Ŝi ricevis premiojn ekde 1986, en 2020 premion Kossuth. Ŝia unua edzo estis Sándor Szőnyi G., la dua György Fekete (arkitekto pri internaj spacoj).
Ŝiaj roloj (elekto)
- 7 hungaraj kinejaj filmoj inter 1969-2010, ekzemple Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1976
- 21 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1969-1998, ekzemple Sándor Rózsa, 1971; Szomszédok (Najbaroj), 1990, 1996-1998
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Rikardo la 3-a - Lady Anna, princino Elizabeto; Ferenc Molnár: A hattyú (La cigno) - Alexandra; Zsigmond Móricz: Rokonok - S-ino Boronkay
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.