Szidi Ekker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1902 en Budapeŝto (Hungario) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Szidi Ekker [sidi eker], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ekker Szidi estis hungara operkantisto. Ŝiaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Ekker Szidónia, Elek Szidónia kaj Elek Szidi.
Szidi Ekker naskiĝis en 1902 en Budapeŝto, la mortodato estas nekonata.
Biografio
Szidi Ekker lernis en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto, kie ŝi lernis precipe de József Sik. Post la akademio ŝi lernis private de Géza László. Post siaj studoj en 1926 ŝi aliĝis al trupo de Teatro Városi. En 1930 ŝi iĝis ordinara membro de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi faris ankaŭ memstarajn koncertojn province.
El ŝia repertuaro
- Giuseppe Verdi:
- Aida – Amneris
- Rigoletto – Maddalena
- Il trovatore - Azucéna
- Un ballo in maschera - Ulrica
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron - Cypra
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.