Szeréna Sziklai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de januaro 1879 en ![]() |
Morto | la 26-an de marto 1949 en ![]() |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Kornél Sziklay |
Edz(in)o | Aurél Föld |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Szeréna Sziklai [serEna siklai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sziklai Szeréna estis hungara operkantisto, primadono pri operetoj (aldo, mezosoprano). Ŝia frato estis Kornél Sziklay, ŝia edzo estis Aurél Föld.
Szeréna Sziklai naskiĝis la 2-an de januaro 1879 en Budapeŝto, ŝi mortis la 26-an de marto 1949 en Budapeŝto.
Biografio
Szeréna Sziklai devenis el juda familio. Ŝi komencis sian aktoran karieron en 1899 en teatrejo de Lajos Makó. En la sekvaj jaroj ŝi ofte ŝanĝis trupojn aŭ teatrojn. Depost la geedziĝo ŝi plene forlasis la scenejon.
Elektitaj teatraj roloj
- Lotty ezredesei (opereto en Teatro Magyar, 1902)
- Ferenc Lehár: A víg özvegy Glavári Hanna
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana - Lola
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.