Szakonyfalu [sakonjfalu] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd.
![](../I/Sakalofci%252C_2014.JPG.webp)
![](../I/Sarl%C3%B3s_Boldogasszony_Templom.JPG.webp)
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 360
- Poŝtkodo: 9983
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 46°55′33″N 16°13'41″E
Situo
La vilaĝo situas en valo de Rába, tiu rivero, fervojo kaj ĉefvojo inter Graz kaj Szentgotthárd estas ne tro for. La lasta urbo troviĝas 6 km-ojn. Arbaro ĉirkaŭas la vilaĝon.
Historio
Dum la mezepoko la loko estis bieno de abatejo de Szentgotthárd. En 1664 la turkoj detruis la vilaĝon, poste la loĝantoj elektis novan lokon iom for. Parto de la loĝantaro estas slovenoj kaj ciganoj, la lastaj iom parolas slovene.
En Szakonyfalu migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
En Szakonyfalu estas romkatolika preĝejo omaĝe al Serpa Madono.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.