Szabolcs Mátyássy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mátyássy Szabolcs Zoltán |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1974 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szilágyi Erzsébet Secondary School • Muzikakademio Franz Liszt • Városmajori Gimnázium • Halmstad University College • Teatro Magyar |
Okupo | |
Okupo | komponisto • aktoro • universitata instruisto • filmkomponisto • infana aktoro |
TTT | |
Retejo | http://szabolcsmatyassy.com/ |
Szabolcs Mátyássy [sabolĉ mAtjAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Mátyássy Szabolcs Zoltán estas hungara aktoro, komponisto, altlerneja instruisto.
Szabolcs Mátyássy[1][2] naskiĝis la 4-an de septembro 1974 en Budapeŝto.
Biografio
Szabolcs Mátyássy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1994, poste li akiris aktoran diplomon en aktorakademio de Teatro Magyar en 1997. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ildikó Hámori kaj Katalin Kőváry. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Szeged) (1997–2003), poste li apartenis al Teatro Petőfi (Veszprém). Li vivis jarojn en Skotlando kaj Ĉinio. Hejmenveninta li akiris komponistan diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2014, post 2 jaroj ankaŭ alian diplomon. Li ankaŭ instruis ekde 2012 en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). En 2021 li akiris plian diplomon en Kalvinana Universitato Gáspár Károli, en la sama jaro li akiris sciencan gradon DLA en la Universitato de Dramo kaj Filmo. Li instruis ankaŭ en la aktorakademio kaj li komponadis por filmoj kaj teatraĵoj. Li ricevis premiojn inter 1988-2016.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Théseus
- La Dresado de la Megero - Grumio
- Falstaff - John
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- Barillet-Grédy: Floro de kakto - Igor
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj - Gálfy
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - Pál Császár
- Stein: Violonisto sur la tegmento - Percsik
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Bóni
- Gábor Presser: A padlás - Rádiós
- Anton Ĉeĥov: Platonov - Isaac Vengeroviĉ
Liaj filmaj roloj (elekto)
- A varázsló álma (televida, 1986) - Dezső
- Zuhanórepülés (2007) - leŭtenanto
- Engedetlen (2018)
Liaj komponaĵoj (elekto)
- Magában beszél – opero-oratorio, 2021
- Popol Vuh – oratorio, 2016
- A csalogány és a rózsa – opero, 2014