Szabadegyháza (sabadedjhAza) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Adony. La nomo estas hungare libera-eklezio.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo inter Budapeŝto kaj Pécs, ĉefvojo inter Székesfehérvár kaj Dunaújváros preteriras.

Historio

Pli frue loĝis tie avaroj kaj romianoj. En la mezepoko estis tie nur farmo, apartenanta al Sárosd. En 1926 la loko memstariĝis kun la nomo Szolgaegyháza (=servista-eklezio). En 1948 la setlejo ricevis la nunan nomon.

La vilaĝego havas novan arboreton. Lernantoj laboradas tie, dume lernas biologion. Krom la foraj arboj estas prezentataj ankaŭ hungarlandaj arboj, eĉ ĉiuj fruktoarboj.

Poŝtadreso: 2432 Szabadegyháza, Felszabadulás u. 63-65. Telefono: 25/509-527; 25/509-537; 25/478-250

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.