Szápár [sApAr] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Zirc.
![](../I/Sz%C3%A1p%C3%A1r01v.jpg.webp)
Panoramo de Szápár
![](../I/Sz%C3%A1p%C3%A1r_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg.webp)
Szápár el la supro
Bazaj informoj
- Areo: 7 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo:
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 8423
- Telefonprefikso: 88
Situo
Szápár situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Várpalota kaj Zirc troviĝas po 18, Berhida 29 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1341. El tiu vilaĝo devenis historia familio "Szapáry" [sapAri]. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, nur en 1752 rehomiĝis. En la 19-a jarcento malgranda karbominejo funkciis. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1770
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.