Sylvia Pinel (naskiĝis la 28-an de septembro 1977 en L'Union en Haute-Garonne) estas française politikistino, membro de la Maldekstra Radikala Partio (PRG) kaj deputitino de Tarn-et-Garonne (2-a deputita distrikto) inter 2007 kaj 2012, reelektita je tiu lasta dato. Post posteno de ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo en la 1-a kaj 2-a registaroj de Jean-Marc Ayrault okaze de la venko de maldekstro en 2012, ŝi estis ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco en la 1-a registaro de Manuel Valls ekde la 2-a de aprilo 2014[2]. Ŝi plu estas ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco en la 2-a registaro de Manuel Valls de la 25-a de aŭgusto 2014.
Biografio
Deputitino (2007-2012)
Agado en la Nacia Asembleo
Ŝi estis la plej juna virino de la Nacia Asembleo elektita en 2007[3].
En la Maldekstra Radikala Partio (PRG)
Ŝi estas la prezidanto de la departementa federacio de la Maldekstra Radikala Partio (PRG) de Tarn-et-Garonne, kaj vica ĝenerala delegito de PRG. En aprilo 2011, ŝi estis nomumita vicprezidanto pri civitanaj rajtoj, sekureco kaj justico, en la naciaj instancoj de la Maldekstra Radikala Partio.
En la registaro
La 16-an de majo 2012, ŝi estis nomumita ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault. Ŝi estis unu el la plej junaj membroj de la registaro, estante naskiĝinta nur 6 tagojn antaŭ la plej juna Najat Vallaud-Belkacem.
La 2-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita Ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco en la 1-a registaro de Manuel Valls, anstataŭante Cécile Duflot, kiu rifuzis partopreni en la nova registaro.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Inter la 16-a de majo kaj la 18-a de junio 2012, ŝi estis ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo.
- ↑ Royal, Montebourg, Hamon... la riskoplena ekvacio de Manuel Valls, gazeto Le Monde, la 2-an de aprilo 2014
- ↑ Slipo pir Sylvia Pinel sur la interretejo "nosdeputes.fr"
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala interretejo
- Interretejo pri la leĝo Pinel
- loĝejo Pinel Arkivigite je 2018-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Ŝia slipo sur la interretejo de la Nacia Asembleo
|
|