Sylvester Stallone | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sylvester Stallone | |||||
Naskonomo | Sylvester Gardenzio Stallone | ||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1946 (77-jaraĝa) en Novjorko, Novjorkio, Usono | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | itala Usonano • French Americans • Juda komunumo de Usono vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Beverly Hills vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Miami • Charlotte Hall Military Academy • Abraham Lincoln High School • Montgomery Blair High School vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Frank Stallone vd | ||||
Patrino | Jackie Stallone vd | ||||
Gefratoj | Frank Stallone vd | ||||
Edz(in)o | Sasha Czack (1974-1985) Brigitte Nielsen (1985-1987) Jennifer Flavin (1997-) | ||||
Amkunulo | Angie Everhart vd | ||||
Infanoj | Sage Stallone • Seargeoh Stallone • Sistine Stallone • Sophia Rose Stallone • Scarlet Rose Stallone vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Sly | ||||
Okupo | filmaktoro • filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • verkisto • ĝenra aktoro • televida aktoro • pentristo • pornografia aktoro • restoraciestro vd | ||||
Laborkampo | limigo de armiloj vd | ||||
Aktiva dum | 1970 - nuntempo | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | http://www.sylvesterstallone.com | ||||
Aktorado | |||||
César | |||||
Honora Cezaro 1992 - por la tutviva laboro | |||||
Premio Ora Frambo | |||||
Plej malbona aktoro 1985 - Rhinestone 1986 - Rambo II; Rocky IV 1989 - Rambo III 1993 - Stop! Or My Mom Will Shoot Plej malbona reĝisoro 1986 - Rocky IV Plej malbona scenario 1986 - Rambo II Plej malbona aktoro de dekjaro 1990 - Cobra; Lock Up; Over the Top; Rambo II; Rambo III; Rocky IV; Rhinestone; Tango & Cash Plej malbona filma paro 1995 - The Specialist Plej malbona aktoro de centjaro 2000 - por 99,5 % de ĉio, kion li kiam ajn faris Plej malbona aktoro en apuda rolo 2004 - Spy Kids 3-D: Game Over | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sylvester STALLONE, plennome: Michael Sylvester Enzio STALLONE (naskiĝis la 6-an de julio, 1946) estas usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Vivo
Naskiĝinte en Novjorko, li studis aktoradon en la Universitato de Miami, Florido. Poste li aperis en teatraĵoj kaj – ne tre sukcese – laboris kiel figuranto kaj en malgrandaj filmroloj kaj unufoje ankaŭ en pornografiaĵo.
Famon li akiris en 1976, per la ĉefrolo en la boksista filmo Rocky, por kiu li ankaŭ verkis la scenaron. Ĝis 1990 aperis kvar pliaj sekvoj de Rocky, sed neniu el ili kvalite atingis la originalon. Trifoje Stallone ankaŭ agis kiel reĝisoro: en Rocky II, III kaj IV.
Similan sorton havis la filmserio pri Rambo. Dum komence ankaŭ kritikaj elementoj riĉigis la filmon, poste la agado pli kaj pli koncentriĝis al bataloscenoj. Fine Sylvester Stallone ricevis interalie la premion kiel plej malbona aktoro de la 1980-aj jaroj kaj poste oni eĉ honoris lin plej malbona aktoro de la 20-a jarcento. Liaj aktoraj kapabloj fakte estis limigitaj, ĉar lia vizaĝo denaske estis parte paralizita.
Sylvester Stallone tri-foje edziĝis: al Brigitte Nielsen, Sasha Czack kaj Jennifer Flavin. Li havas kvin idojn, du kun S-ino Czack kaj tri kun S-ino Flavin.
Listo de filmoj
Rocky
- Rocky (1976)
- Rocky II (1978)
- Rocky III (1981)
- Rocky IV (1985)
- Rocky V (1990)
- Rocky Balboa (2006)
Rambo
- Rambo: First Blood (1982)
- Rambo II (1985)
- Rambo III (1987)
- John Rambo (2008)
Pliaj filmoj
- Capone (1975)
- F.I.S.T. (1977)
- Escape to Victory (1981)
- Nighthawks (1981)
- Oscar (1991)
- Cliffhanger (1993)
- Demolition Man (1993)
- Assassins (1995)
- Judge Dredd (1995)
- Cop Land (1997)
- Antz (nur voĉo, 1998)
- Get Carter (2000)
- Driven (2001)
- Spy Kids 3-D (2003)
Televido
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1973 | The Evil Touch | - |
1975 | Police Story | Elmore "Rocky" Caddo |
1975 | Kojak | Detektivo Rick Daly |
1979 | The Muppet Show | Si mem |
1985 | Heart of a Champion: The Ray Mancini Story | - |
1991 | Dream On | Si mem |
2002 | Pastro Lefty | - |
2002 | Liberty's Kids | Paul Revere |
2005 | Las Vegas | Frank the Repairman |
2005 | The Contender Rematch: Mora vs. Manfredo | - |
2006–09 | The Contender | Si mem (invitito) |
2010 | Inferno: The Making of 'The Expendables' | Si mem |
2013 | Saturday Night Live | Three Wise Guys |
2016 | Strong | - |
2017 | Ultimate Beastmaster | - |
2017 | This Is Us | Si mem |
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle)
- Sylvester Stallone ĉe Facebook
- Sylvester Stallone ĉe Twitter
- Sylvester Stallone ĉe Instagram
- Sylvester Stallone ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Sylvester Stallone ĉe AllMovie (angle)
- Sylvester Stallone ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Sylvester Stallone ĉe Box Office Mojo
- Sylvester Stallone ĉe Metacritic
- Sylvester Stallone ĉe Rotten Tomatoes