Sylla Chaves | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1929 |
Morto | 30-an de majo 2009 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto • ĵurnalisto • juristo |
Sylla CHAVES /'sila 'ŝavjz/ (naskiĝis en 1929, forpasis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.
Profesia vivo
Chaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en Paderborno (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN en Novjorko kaj de Unesko en Parizo.
Esperanta agado
Li esperantistiĝis en la 1930-aj jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de la Brazila ELigo en 1978-82. En Parizo Chaves regule partoprenis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li ankaŭ estis aktiva membro de SAT. En 2007 organizis kun Neide Barros Rêgo la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso"
Verkoj
Literaturaj
Lernolibroj
- Rapida Vojo al legado kaj kanto en Esperanto
- La juna verkisto
- Varia Bukedo
- Sep Leteroj
- En La Kongreso
- Nova Amiko inter ni
- Unu Tago en la vivo de Teodoro
Vortaroj
- 2.100-vorta Suplemento al la Granda Vortaro Esperanto-Portugala (Grande Dicionário Esperanto-Português) de Ismael Gomes Braga, 1989
- Suplemento al la vortaro Esperanto-Portugala, Portugala-Esperanto de Carlos Domingues, 1995
- Originala Esperanta Bildvortaro (eldonita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), 1991, dua milo presita en 1992
- Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, Riodeĵanejro: Eldonejo Oportuno, 2008
Rete troveblaj verkoj
- Hejmopaĝo de Sylla Chavesrompita ligilo] kun artikoloj, intervjuoj, kantoj, KDoj, libroj, poemoj, sonbendoj kaj vibendoj
- Kelkaj poemojrompita ligilo]
- Mia amo libertempasrompita ligilo], poemo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Video, en kiu parolas Sylla Chaves
- Libroj de kaj pri Sylla Chaves en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine