Swing estis franca diskeldonejo pri ĵazo, fondita en 1937 kaj ekzistanta ĝis la fino de la 1950-aj jaroj.
El la aktivecoj de la Hot Club de France ekestis la sondiska eldonejo Swing, kiun en 1937 fondis Charles Delaunay kaj Jean Bérard. La unuaj du publikigaĵoj de la eldonejo estis la versioj de „Honeysuckle Rose“ kaj „Crazy Rhythm“, kiujn Coleman Hawkins, gastanta en Parizo, surdiskigis la 28-an de aprilo 1937 per ĉiustelula bando, al kiu apartenis Benny Carter, Django Reinhardt, Stephane Grappelli kaj Aimé Barelli.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.