Swiftair | ||
---|---|---|
flugkompanio vd | ||
Dum | 1986 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | Madrido | |
Lando | Hispanio | |
filiaj kompanioj | Swiftair Hellas vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Swiftair | ||
---|---|---|
IATA W3 |
ICAO SWT |
Voksigno SWIFT |
Fondita | 1986 | |
Aviadilaro | 40 | |
Cellokoj | ||
Ĉefsidejo | Madrido (Hispanio) | |
Ĉefuloj | ||
Retejo: http://www.swiftair.com | ||
La entrepreno Swiftair estas flugkompanio en Hispanio. La kompania sidejo estas en Madrido, kaj la centra kompania flughaveno estas la flughaveno Madrido-Baraĥo. La kompanio realigas kaj pasaĝerajn kaj kargajn flugojn inter celoj de Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta Azio, ankaŭ nome de aliaj flugkompanioj.
La flugkompanio aparte fokusiĝis en internacia atento la 24-an de julio 2014, kiam apud la urbeto Gossi de Malio kraŝis aviadilo de la kompanio nome de la nacia alĝeria flugkompanio Air Algérie dum sia flugo 5017, kiun pretervivis neniu pasaĝero kaj neniu stabano. Inter la 112 personoj pereintaj estis la juna franca esperantistino Maëna Volant, komitatanino (estraranino) de JEFO.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.